Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Xi Jinping intervidiĝis kun Barack Obama
2012-02-16


Xi Jinping (maldekstre) interparolas kun Barack Obama. 

 

    Matene de la 14-a de februaro laŭ la loka tempo ĉina vicprezidanto Xi Jinping vizitanta en Usono intervidiĝis en la Blanka Domo kun usona prezidento Barack Obama.

 

    Dum la intervidiĝo Xi Jinping diris, ke la sana kaj stabila disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas tre grava por la dulandaj interesoj kaj por paco, stabileco kaj prosperiĝo de la azi-pacifika regiono kaj la tuta mondo. Li esperas, ke Ĉinio kaj Usono plifortigos kunordigon kaj kunlaboron en grandaj regionaj kaj internaciaj problemoj kaj kune ludos konstruivan kaj respondecan rolon por konservi kaj akceli pacan kaj stabilan disvolviĝon de la mondo.

 

    La taiwan-a problemo koncernas suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio kaj ĉiam estas plej kerna kaj plej sentema problemo en la interrilatoj de Ĉinio kaj Usono. Ĉinio aprobas, ke Usono multfoje deklaras pri sia persisto en la politiko de unu Ĉinio, kaj esperas, ke Usono observos spiriton de la tri komunaj komunikoj de Ĉinio kaj Usono kaj per efektiva ago konservos la pacan disvolvadon de la dubordaj interrilatoj kaj la ĝeneralan situacion de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

 

    Obama diris, ke li firme klopodas por antaŭenpuŝi la kunlaborajn partnerajn rilatojn de reciproka respekto kaj reciproka profito kaj kuna gajno inter Usono kaj Ĉinio. Usono bonvenigas pacan disvolviĝon de Ĉinio kaj opinias, ke potenca, prospera kaj stabila Ĉinio utilas al prosperiĝo kaj stabileco de la azi-pacifika regiono kaj la mondo.

 

    Obama reasertis, ke Usono persistos en la politiko de unu Ĉinio, observos spiriton de la tri komunaj komunikoj de Usono kaj Ĉinio kaj rifuzos ĉiujn proponojn pri "sendependiĝo de Taiwan". Li emfazis, ke Usono esperas vidi daŭran disvolviĝon de la rilatoj inter la du bordoj de la Taiwan-a Markolo laŭ la tendenco de paca disvolviĝo.

 

    Obama esprimis, ke en la nuna situacio la kunlaboro inter Usono kaj Ĉinio en internaciaj kaj regionaj problemoj estas tre grava. Li diris, ke Usono volas plifortigi dialogojn, kunordigon kaj kunlaborojn kun Ĉinio en multflanka sistemo de G 20 k.a., en la nuklea problemo de Irano, situacio de la Korea Duoninsulo kaj Sirio kaj aliaj problemoj.

 

    Ili profunde interŝanĝis opiniojn ankaŭ pri la dulandaj komercaj rilatoj kaj aliaj komune zorgataj problemoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng