2012-02-16
 Ĉina prezidanto Hu Jintao kun premiitoj Xie Jialin (dekstre) kaj Wu Liangyong (maldekstre) |
La 14an de februaro en Pekino la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio okazigis ceremonion por doni sciencajn kaj teknologiajn premiojn por la jaro 2011. Al ĝi ĉeestis prezidanto Hu Jintao kaj ĉefministro Wen Jiabao.
374 programoj kaj 10 sciencistoj ricevis la ŝtatnivelajn premiojn. Inter ili la plej altan sciencan kaj teknologian premion ricevis du sciencistoj, nome Xie Jialin, membro de la Ĉina Akademio de Sciencoj, unu el la iniciatintoj kaj fondintoj de ĉina partiklo-akcelilo, renoma akcelilo-fizikisto, kaj Wu Liangyong, membro de la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj Ĉina Akademio de Inĝenierio, konata arkitekto kaj urb-planisto, kaj unu el la fondintoj de arkitektur-edukado en la nova Ĉinio kaj iniciatinto de scienco pri homa loĝado. La ceteraj premioj estas ŝtata premio de naturaj sciencoj, kiun oni aljuĝis al 36 programoj, ŝtata teknik-inventa premio, kiun ricevis 55 programoj, kaj ŝtata premio de scienca kaj teknologia progreso, kiun ricevis 283 programoj. Ok sciencistoj el Japanio, Germanio, Francio, Britio, Usono kaj Aŭstralio ricevis premion pri internacia scienca kunlaboro.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|