Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La 14-a Pintkunveno de Ĉinio kaj Eǔropa Unio okazis en Pekino
2012-02-16


La 14-a Pintkunveno de Ĉinio kaj EU 
 

Wen Jiabao (meze), Van Rompuy (maldekstre) kaj Barroso intervidiĝas kun raportistoj. 

 

    La 14-an de februaro la ĉina ĉefministro Wen Jiabao kune kun Van Rompuy, prezidanto de la Eǔropa Konsilio, kaj Barroso, prezidanto de Eǔropa Komisiono, prezidis la 14-an Pintkunvenon de Ĉinio kaj EU en la Popola Halo de Pekino.

 

    Wen Jiabao diris, ke en la lastaj jaroj en la kompleksa internacia situacio la rilatoj inter Ĉinio kaj EU konservas la stabilan kaj antŭeniran disvolvon. Nun pligrandiĝas la influo de la internacia financa krizo al la mondo en politiko, ekonomio kaj sekureco. Diversaj landoj plirapidigas la propran reformadon, kaj la vasta partoprenado en la internacia kunlaboro fariĝis la tendenco de la epoko. Ĉinio kaj EU devas kune klopodi por pligrandigi la reciprokan investon, akceli duflankan komercan ekvilibron kaj daǔrigeblan disvolvon, plifortigi la kunlaborojn en scienca esplorado kaj kreivo, pliprofundigi la kunlaborojn en energio kaj medioprotekto, plifortigi la kulturan interŝanĝon. Ĉinio subtenas EU en solvado de la ŝuldaj problemoj kaj preparas sin por pligrandigi la partoprenadon en la solvado de la eǔropaj ŝuldaj problemoj.

 

    La flanko de EU diris, ke membrolandoj kaj organizoj de EU aktive traktas la krizon de ŝuldoj, kaj deziras pere de reformado, reĝustigo, plifortigo de sistema konstruado, multigo de investado konservi la financan stabilecon en eǔra zono. EU dankas Ĉinion pro ĝia subtenado kaj volontas plifortigi kunlaborojn kun Ĉinio por fortigi la merkatan konfidon kaj akceli ekonomian kreskon.

 

    La du flankoj ankaǔ interŝanĝis opiniojn pri la komune atentataj problemoj.

 

    Post la pintkunveno la gvidantoj de la du flankoj kune intervidiĝis kun la raportistoj, kaj publikigis la Komunan Gazetaran Komunikon.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji

 

 

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng