Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Verkistino Eli Urbanová Forpasis
2012-02-20

    La ĉeĥa Esperanto-verkistino kaj Honora Membro de UEA Eli Urbanová forpasis la 20-an de januaro 2012 en Prago. Ŝi naskiĝis la 8-an de februaro 1922. Profesie instruistino, ŝi esperantistiĝis en 1948 kune kun Štefo Urban, ŝia edzo ĝis 1955 kaj aŭtoro de la versa fablaro Nova Ezopo (1961). Ambaŭ membriĝis en la Praga Esperanto-Klubo en 1949 kaj baldaŭ ekverkis en Esperanto. Jam en 1940 Eli Urbanová aperigis poemaron en la ĉeĥa. En la periodo 1952-1957 ŝi ricevis dek premiojn en literaturaj konkursoj, i.a. la unuan premion pri poezio en la Belartaj Konkursoj de UEA en 1954.

 

    Fortan impulson al la verkado de Urbanová donis ŝia amikiĝo kun Julio Baghy, kun kiu ŝi ekkorespondis en 1952 kaj kiu vizitis Pragon en 1956. Ŝi aperigis la poemarojn "Nur tri kolorojn" (1960), "El subaj fontoj" (1981), "Verso kaj larmo" (1986), "Vino, viroj kaj kanto" (1995), "Peza vino" (1996; dulingva, kun ĉeĥa parto tradukita de Josef Rumler), "El mia buduaro" (2001), "Rapide pasis la temp' "(2003) kaj "Prefere ne tro rigardi retro" (2007). Ŝiaj poemoj aperis ankaŭ en la kolektoj "Kvarfolio" (1976) kaj "Eli Urbanová -- nuntempa Esperanta poetino" (2005), kaj en "Esperanta antologio" (1958 kaj 1983). Ŝia literatura ĉefverko tamen estas la ampleksa aŭtobiografia romano "Hetajro dancas" (1995), pro kiu ŝi ricevis la OSIEK-premion en 2001.

 

    Eli Urbanová multe artikolis pri Esperanto en la ĉeĥa kaj instruis la lingvon. En 1957 ŝi estis unu el la fondintoj de Internacia Verkista Asocio. IVA funkciis dum deko da jaroj kaj estis en 1983 sekvita de Esperantlingva Verkista Asocio, en kiu ŝi ankaŭ membris. De 1975 ĝis 1980 ŝi estis juĝanto pri poezio en la Belartaj Konkursoj de UEA. En 2003 OSIEK dediĉis sian konferencon en Prago parte al ŝia verkaro. La prelegaro, titolita laŭ la konferenca temo "Intimaj temoj en la Esperanto-beletro", aperis en 2005.

 

    Membro de la Akademio de Esperanto ŝi estis de 1986 ĝis 1995. En 1982 Eli Urbanová fariĝis honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. En 1996 ŝi ricevis la saman distingon de UEA, al kiu ŝi aliĝis jam en 1950.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng