Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaŭguriĝis en Pekino la 7-a Monda Fraga Festivalo
2012-02-20


Hui Liangyu (meze), Liu Qi (la dua de maldekstre) kaj Antonio Monteiro (la dua de dekstre) inaŭguras la 7-an Mondan Fragan Festivalon kaj la Fragan Foiron. 
 

Du kanbinoj gustumas fragojn. 

 

    La 18-an de februaro inaŭguriĝis en la distrikto Changping de Pekino la 7-a Monda Fraga Festivalo. Hui Liangyu, ĉina vicĉefministro, Liu Qi, sekretario de la Kompartia Komitato de Pekino, kaj Antonio Monteiro, prezidanto de la Internacia Societo por Hortikultura Scienco, inaŭguris la festivalon kaj la Fragan Foiron.

 

    La 7-a Monda Fraga Festivalo kun la temo "Sano, Disvolviĝo kaj Kuna Ĝuo" estas kune organizita de la Internacia Societo por Hortikultura Scienco, Ĉina Ministerio de Agrikulturo kaj la Pekina Popola Registaro. Ĉi-foja fraga festivalo estas unuafoje okazigita en Azio kaj unuafoje okazigita per la modelo de kunigo de akademiaj kunvenoj kaj foiro. Dum la festivalo, krom akademiaj diskutoj kaj interŝanĝoj, okazos ankaŭ montrado de novaj atingoj, intertraktado pri investado kaj aliaj aktivadoj. En la festivalo partoprenas pli ol 1000 fakuloj el 66 landoj kaj regionoj kaj pli ol 200 ĉinaj kaj alilandaj entreprenoj.

 

    La fraga festivalo estis lanĉita de la Internacia Societo por Hortikultura Scienco en 1988 kaj ĝi okazas en ĉiu kvara jaro.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng