2012-02-20
 Oni fotas la grandan pandon. |
La 18-an de februaro paro da grandaj pandoj Yuanzai kaj Huanhuan luprenitaj el Ĉinio unuafoje montriĝis al la publiko en la Parc-a Zoo de Beauval, centra Francio.
En la 9-a horo antaŭtagmeze ĉe la pordo de la Parc-a Zoo de Beauval kolektiĝis multaj vizitantoj por rigardi la grandajn pandojn, kiuj transloĝiĝis al la zoo antaŭ unu monato. La grandaj pandoj altiris al si ankaŭ nemalmultajn francajn raportistojn, ili kune kun la vizitantoj vicatendis la malfermiĝon de la zoo. La grandaj pandoj per siaj amindaj movoj foje kaj foje vekis ridojn de la vizitantoj.
Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji
|