2012-02-21
 Inaŭguriĝas la 3-a Ŝanhaja Financa Forumo. |
|
 La partoprenantoj de la forumo |
La 18-an de februaro en la Ŝanhaja Internacia Konferenca Centro solene inaŭguriĝis la 3-a Ŝanhaja Financa Forumo. Kelkcentoj da ĉinaj kaj alilandaj fakuloj kaj kleruloj el registaraj departementoj kaj internaciaj financaj organizoj partoprenis la ceremonion. Ili diskutis pri la temoj "Reformado pri la Internacia Mona Sistemo kaj Uzado de Renminbi Internacie", "Uzado de Renminbi Internacie kaj Reformado de la Ĉina Financa Sistemo", "Forborda kaj Surborda Merkatoj de Renminbi".
Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji
|