2012-02-21 La 14-a de februaro estas 100-jariĝo de la naskiĝo de Tibor Sekelj. Tio estas tre bona okazo atentigi nacilingvajn publikajn mediojn pri grava monda personeco kaj samtempe ankaŭ esperantisto. Ni invitas vin ĉiujn laŭeble sendi pli aŭ malpli grandan informon pri Tibor Sekelj al laŭeble multaj nacilingvaj informmedioj (gazetoj, radioj, televido...) kaj atentigi ilin interalie ankaŭ pri la artikolo pri li en esperanta vikipedio, kiu estas la plej ampleksa kaj detala biografio pri li. Ankaŭ tiuj kiuj ne scias E-on povos havi impreson pri la grandeco de Tibor.
Se vi trovas tempon traduki al via nacia lingvo parton de tiu artikolo aŭ la tutan, vi farus gravan paŝon por interesigi la mediojn aperigi ion okaze de tiu jubileo.
Zlatko Tišljar, Sekretario de EEU
(Redaktoro: Liu Zijia)
|