2012-02-22
 Xi Jinping (la 2-a de maldekstre) kaj Enda Kenny (la 2-a de dekstre) en la forumo |
La 20-an de februaro ĉina vicprezidanto Xi Jinping vizitanta en Irlando ĉeestis kune kun irlanda ĉefministro Enda Kenny la Irland-Ĉinan Forumon pri Komerco kaj Investo en Dublino, ĉefurbo de Irlando, kaj faris parolon.
En sia parolo Xi Jinping alte taksas la pozitivan kontribuon de dulandaj amikoj de industriaj, komercaj kaj aliaj rondoj por akceli la amikajn kaj kunlaborajn rilatojn inter Ĉinio kaj Irlando. Li diris, ke de longa tempo Ĉinio kaj Irlando persistas en egala traktado kaj reciprokaj konfido kaj profitigo, kaj starigis ekzemplon por rilatoj inter landoj. En la lastaj jaroj la kontaktoj inter dulandaj altranguloj pli kaj pli oftiĝis, interkompreniĝo senĉese profundiĝis kaj popolaj interŝanĝoj pli viglas. Tio metis firman politikan fundamenton kaj kreis bonan socian atmosferon por profundigi duflankajn komercajn kunlaborojn. Ĉinio ĝoje vidis, ke dank' al la komuna penado de la dulandaj registaroj kaj industriaj kaj komercaj rondoj la duflankaj komercaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj Irlando ĉiam tenas bonan disvolvan tendencon. La daŭre grandiĝantaj duflankaj komercaj kunlaboroj alportis al la du landoj kaj dulandaj popoloj efektivajn interesojn, akcelis duflankajn interŝanĝojn kaj profundigis reciprokan amikecon.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|