Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Nunonia - anstataŭ Ĝangalo!
2012-02-23

    Estimataj ges-roj,

 

    Mia nomo estas Kandido Ruis. Mi anoncas al vi lanĉon de la portalo NUNONIA. Nunonia estas esperantlingva portalo, kiu baldaŭ publikigos ĉiutagajn mondajn noticojn, kaj ankaŭ disponigos plurajn aliajn servojn: blogaron, babilejon, forumojn, k.a.

 

    Mi estos ĝia ĉefredaktoro, kaj la prizorganto de la reviziado estos s-ro Flavio Rebelo. Eble vi memoras pri li kaj Ĝangalo. Antaŭ kvin jaroj pro fera kontrakta alineo li estis devigata forigi el la movado. Li vendis la portalon Ĝangalo kaj por ne konkuri kun la portalo, la aĉetinto devigis lin ne krei ion ajn por Esperanto. Ekde la pasinta 18-a de decembro li rajtas libere reveni al la movado, pro la malapero de Ĝangalo li volas krei portalon same kiel aŭ pli bone-kvalitan ol Ĝangalo.

 

    Nia portalo aperos je la 24-a de februaro. Ĉu plaĉus al vi esti nia korespondanto? Ĉu okazas nun io dirinda ĉe via lando, urbo aŭ klubo? Do, kontaktu nin ĉe redakcio@nunonia.com

 

    Respektoplene Via,

 

Kandido Ruis

Redaktoro kaj Administranto

(el Ret-Info)

Redaktoro: Liu Zijia

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng