2012-02-23 Aperas la unua iPhone-ludo en Esperanto, Word Race. Ĝi estas nekutima ludo pro tio, ke oni ludas grupe kun amikoj anstataŭ sole.
Oni devas klarigi vorton al sia teamo sen uzi la malpermesitajn vortojn. Ekzemple, se la vorto estus "barbo", oni ne rajtus diri "haroj" aŭ "Zamenhof". La teamo, kiu plej rapide klarigas siajn vortojn, venkas!
La provludo senpagas, sed per lanĉ-oferto oni povas aĉeti la ĝeneralan vortpakaĵon kontraŭ 2,39 eŭro (kutime kostas 2,99 eŭro). Ni poste volas eldoni ankaŭ vortpakaĵon nur pri Esperanto-kulturo!
Nia retejo: http://www.wordraceapp.com
Rekta ligilo al la ludo: http://itunes.apple.com/app/**word-race/id441700002?mt=8
Ĝuu!
Chuck Smith
(el Ret-Info)
Redaktoro: Liu Zijia
|