2012-02-23
 La Ŝtona Kavernaro en riparado |
|
 Ŝlimoforigo de rivervojo |
La 20-an de februaro oni komencis ĝeneralan riparadon de la Ŝtona Kavernaro Longmen en Luoyang de Henan-provinco, Ĉinio. La programo inkluzivas riparadon de la kavernoj, plifirmigon de riverbordoj, ŝlimoforigon kaj larĝigon de Yihe-rivero, konstruadon de instalaĵoj, verdigon de la ĉirkaŭaĵo k.a. Laŭplane granda parto de la projektoj finiĝos antaŭ aprilo.
La Ŝtona Kavernaro Longmen estas unu el la tri ĉinaj famaj trezorejoj de la ŝtongravura arto kaj estis enmetita en la liston de mondaj kulturaj heredaĵoj en la jaro 2000.
En 2012 oni faros konstruadon de 31 projektoj kun investo de 6.2 miliardoj da juanoj por ĉiuflanke levi bazajn kaj necesajn servajn instalaĵojn de la ŝton-kaverna zono.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|