2012-02-23
 Afganoj protestas kontraŭ bruligo de Korano. |
La 21-an de februaro en Bagram-militbazo de la usona aer-armeo milo da afganoj faris manifestacion por protesti kontraŭ bruligado de kvar ekzempleroj de la Korano fare de usonaj armeanoj en la 20-a.
Post tio la ĉefkomandanto de la usona armeo kaj NATO-trupo garnizonantaj en Afganio esprimis bedaŭron pri tio kaj petis pardonon. Li diris:“Ni faros profundan enketon pri la afero kaj prenos rimedojn, ke la similaj aferoj ne plu okazu. Mi certigas vin, ke la bruligo de Korano ne estas farita intence."
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong
|