2012-02-24
 Hong Lei en la gazetara konferenco |
La 22-an de februaro Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en gazetara konferenco en Pekino, ke Ĉinio subtenas decidon de Nankino pri provizora ĉesigo de oficiala kontakto kun Nagojo de Japanio.
Hong Lei diris, ke urbestro de Nagojo neas la masakron en Nankino, pri tio Ĉinio publike esprimis sian seriozan starpunkton kaj faris trakton kun Japanio. Ĉinio komprenas kaj subtenas la decidon de Nankino kaj multe atentas la aferon.
Hong Lei diris, ke ĉi-jare estas la 40-jara datreveno de normaligo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio kaj la "amika jaro por interŝanĝoj de ĉinaj kaj japanaj popoloj". Ĉinio esperas, ke Japanio observos la principojn difinitajn en la kvar politikaj dokumentoj inter Ĉinio kaj Japanio, laŭ la spirito "preni historion kiel spegulon kaj fronti al la estonteco" klopodos kune kun Ĉinio por antaŭenpuŝi sanan kaj stabilan disvolviĝon de la rilatoj inter la du landoj. Tio konformas al fundamentaj interesoj de la du landoj kaj la dulandaj popoloj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|