Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Mesaĝo de Probal Dasgupta okaze de la lingvotago 2012
2012-02-24

    Unesko en novembro 1999 deklaris la 21-an de februaro Internacia Tago de la denaska lingvo. La celo de la tago estas konservi la lingvomultecon kaj kulturmultecon. La elekton de la dato motivis eventoj de la 21-a de februaro 1952 en Dako (tiam orienta Pakistano, nun Bangladeŝo), kie la polico mortigis homojn, kiuj manifestaciis por la Movado por bengala lingvo. Ni publikigas la mesaĝon de Probal Dasgupta, prezidanto de UEA, okaze de la tago de la denaska lingvo.

 

    La lingvotago en la jaro 2012

 

    Ne diru al mi, ke vi bezonas fari guglan serĉon por retrovi, en kiu kongresa parolado aŭdiĝis la vortoj "Modesta estas nia kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi, kaj la vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la mondo; ne kunvenis regnestroj nek ministroj, por ŝanĝi la politikan karton de la mondo; ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj ordenoj en nia salono". Tamen, se trafis vian cerbon tragika forgeso, bonvolu ja fari tiun gugladon kaj rekapti la fadenon. Nia movado dekomence laboras -- kiel vi nun memoras, do -- por alternativa historio, kie ne temas "ŝanĝi la politikan karton de la mondo", sed ludi tute alian karton: la karton de la interna ideo, aŭ se vi preferas alian formulon, la karton de la humanisma internaciismo.

 

    Tibor Sekelj revenas al ni en la memoron okaze de tiu ĉi 21a de februaro, tiu ĉi tago de la gepatra lingvo, ĉar li estis la unua humanisme internaciisma mondvojaĝanto. Li ne vojaĝis konkereme, kvazaŭ orientisma ambasadoro, kiu dezirus subordigi la malsamajn analfabetajn parolojn de ĉiuj landoj kaj langoj sub unu supera skribo. Lia esperantismo male soifis konatiĝi kun la malsamaj saĝoj, kun la malsamaj sagoj de ĉiuj pafarkoj, kaj inter ĉiuj tiuj skriboj li strebis konstrui Esperantan ponton. Li sciis, ke ankaŭ la gefiloj de la ĝangalo lernis de siaj saĝuloj kiel Maljuna Maloa, kaj li kapablis flari en la diroj de tiuj saĝuloj la skribarton eĉ manke de videblaj literoj sur tuŝebla papero. Sekelj scipovis saĝe aŭskulti.

 

    La internacia lingvotago ne estas nura paroltago. Ni, kiuj serioze surtagordigis la 21an de februaro, celas kreskigi la senton de egaleco inter ĉiuj lingvoj -- la komprenon, ke ĉiuj lingvanaroj same rajtas kaj devas flegi la beletran kaj sciencan literaturon kiel saĝobazon en la respektiva gepatra lingvo. Nek la tradicia militarto, nek tiu "daŭrigo de la milito per aliaj rimedoj" kiun oni nomas la arto politiki, iam inspiris la plenkoran deziron kultivi ĉiujn saĝobazojn anstataŭ strebi senpacience subordigi la tro diversajn saĝojn sub iuj ĉampionaj.

 

Probal Dasgupta

prezidanto de UEA

(el Libera Folio)

Redaktoro: Liu Zijia

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng