2012-02-24 Lerniloj estas tradicie la plej vendataj titoloj en la furorlistoj de la Libroservo de UEA. Tiel estis ankaŭ en 2011, kiam en la statistiko de entutaj vendoj Poŝamiko de B. Allée kaj K. Kováts rekonkeris la unuan lokon, kiun ĝi okupis ankaŭ jam en 2009.
La pinton de la kvin plej furoraj libroj eniris nur unu nelernilo, la adresaro de Pasporta Servo, ŝajne la ĉiama numero du en tiu ĉi konkurso. Ĉe unuopaj aĉetoj nelerniloj sukcesis pli bone. La plej vendata estis la longe atendita 3-a eldono de La eta princo de A. Saint-Exupéry. Altajn lokojn okupis ankaŭ tri freŝaj volumoj de nia plej grava literatura periodaĵo, Beletra Almanako.
La aperigo de du listoj helpas doni pli bonan bildon pri la furoraĵoj. La listo de vendoj entute montras la totalan vendonombron de ĉiu unuopa titolo. Ĝin ĉefe influas aliaj libroservoj, kiuj mendas samtempe pli ol unu ekzempleron de sama titolo kaj poste pluvendas al siaj klientoj, ofte en la daŭro de pluraj jaroj. La listo de unuopaj vendoj konsideras nur la vendojn al la legantoj, kiuj rekte mendis ĉe UEA. En tiu de vendoj entute la eldonaĵoj de UEA/TEJO aparte pezas, ĉar la varojn de aliaj eldonejoj libroservoj kutime mendas rekte ĉe ili kaj ne ĉe UEA.
La mona vendosumo faletis el € 101 632 en 2010 al € 100 160 (-1,5%). La gajno tamen kreskis el € 29 048 al € 35 617. La ĉefa kialo de tiu kresko estis, ke en 2010 la kongresa libroservo en Havano vendis ĉion kun grandega rabato sen profito al UEA.
En 2011 la Libroservo vendis 11 312 unuojn, kiuj reprezentis 2 424 malsamajn titolojn (resp. 12 510 kaj 2 353 en 2010). Ĉar la Libroservo stokas preskaŭ 6 000 titolojn, tio signifas, ke pli ol duono el ili vane atendis aĉetemulon tra la tuta jaro. Estis 551 klientoj (kiuj faris 1 563 mendojn), dum en 2010 ili estis 685 (1 688 mendoj). Oni notu, ke en tiuj nombroj la tuta klientaro de la kongresa libroservo reprezentiĝas kiel unu kliento. Povas ŝajni strange, ke kvankam la mona vendosumo malkreskis nur 1,5%, estis 19,5% malpli da unuopaj klientoj. Temas pri tio, ke en jaro de malpli granda UK pli da klientoj mendas poŝte aŭ aĉetas surloke en la CO, ol en jaro de pli granda UK. La diferenco inter la UK-oj 2010 kaj 2011 (resp. 1 002 kaj 1 458 aliĝintoj) estas do la klarigo ĉi-foje. Ĉar multaj regulaj klientoj ne planas partopreni en Hanojo, estas ankaŭ nature, ke laŭ la unuaj informoj la vendojaro 2012 startis pli bone ol la jaro de Kopenhago.
Osmo Buller
VENDOJ ENTUTE
230 Poŝamiko (B. Allée & K. Kováts) 5,10
160 Pasporta Servo (listo de gastigantoj)* 9,00
137 Baza Esperanta radikaro (W.F. Pilger)* 7,50
118 Vojaĝo en Esperanto-lando (Boris Kolker)* 18,00
112 Ĉu vi parolas tendare? (R. Corsetti, M. La Torre)* 4,80
111 Duope (KD: Kajto) 9,90
106 Fundamenta krestomatio de la lingvo Esperanto (L.L. Zamenhof)* 9,00
102 Nova Esperanta krestomatio (Red. W. Auld)* 9,00
92 La eta princo (A. de Saint-Exupéry) 14,40
90 Saluton! (A. Childs-Mee)* 10,80
88 Esperanta antologio (Red. W. Auld)* 9,00
87 Lingvo kaj vivo (G. Waringhien)* 12,30
80 Esperanto de nivelo al nivelo (Red. M. Kovács) 10,50
73 Lingvo kaj menso (Noam Chomsky)* 9,90
68 Internacia Kongresa Universitato 2011 (Red. A. Wandel)* 15,00
60 La sekreto de la arbaro de Lascaux (Th. Félix kaj Ph. Bigotto) 14,10
59 Gerda malaperis! (C. Piron) 6,60
52 Mil unuaj vortoj en Esperanto (H. Amery & S. Cartwright) 12,00
49 Beletra Almanako 11 (Red. J. Camacho, P. Daŝgupto, I. Ertl) 9,90
46 Beletra Almanako 10 (Red. J. Camacho, P. Daŝgupto, I. Ertl) 9,90
VENDOJ UNUOPAJ
40 La eta princo (A. de Saint-Exupéry) 14,40
33 Beletra Almanako 10 (Red. J. Camacho, P. Daŝgupto, I. Ertl) 9,90
33 Pasporta Servo (listo de gastigantoj)* 9,00
28 Beletra Almanako 11 (Red. J. Camacho, P. Daŝgupto, I. Ertl) 9,90
25 Beletra Almanako 12 (Red. J. Camacho, P. Daŝgupto, I. Ertl) 9,90
22 Loĝi en homaj lingvoj (P. Dasgupta) 15,00
22 Baza Esperanta radikaro (W.F. Pilger)* 7,50
21 Detala gramatiko de Esperanto (B. Wennergren) 9,00
19 Urbo Goblinsk (M. Bronŝtejn) 25,80
19 Amindaj (KD) 8,70
18 La princo ĉe la hunoj (E. de Zilah) 28,50
18 Vojaĝo en Esperanto-lando (Boris Kolker)* 18,00
18 Mil unuaj vortoj en Esperanto (H. Amery & S. Cartwright) 12,00
18 Lingvo kaj menso (Noam Chomsky)* 9,90
17 La arto labori kune (Red. D. Blanke kaj U. Lins)* 60,00
17 Stelsemantoj en la ora nordo (Katalin Kováts) 18,00
16 Laŭdo de l' stulteco (Erasmo de Roterdamo)* 5,40
14 English-Esperanto-English Dictionary (J.C. Wells) 42,00/27,90
14 Tertrema katastrofo de Japanio (Jasuo Hori) 14,10
14 Asteriks kaj Kleopatra (Goscinny & Uderzo) 12,00
14 Antaŭparoloj al la Nova Testamento (Erasmo de Roterdamo) 10,50
14 Esperanto de nivelo al nivelo (Red. M. Kovács) 10,50
* Eldonaĵoj de UEA/TEJO. La prezoj estas tiuj je 2012 02 15
(el Esperanto)
Redaktoro: Liu Zijia
|