2012-02-24
 La kunveno por diskonigi la 13-an Internacian Foiron en Okcidenta Ĉinio |
La 22-an de februaro okazis en Pekino kunveno por diskonigi la 13-an Internacian Foiron en Okcidenta Ĉinio, kiu okazos de la 20-a ĝis la 25-a de septembro en Chengdu. La foirejo konsistos el ses haloj pri kunlaboroj kun la okcidentaj lokoj de Ĉinio, internacia kunlaboro, altteknologio, elektroniko kaj informadiko, ekiptaĵa fabrikado kaj agrikultura industrio. La ĉefa eksponejo havos areon de 120 mil kvadrataj metroj.
En la kunveno, prezidanto de Sichuan-a Ekspozicia Buroo Mu Xinhai prezentis la kondiĉojn de Sichuan-provinco kaj rilatajn informojn pri la foiro al ambasadoroj el 42 landoj en Ĉinio, reprezentantoj el 28 ĉinaj kaj alilandaj komercaj organizoj, kaj tiuj el 47 translandaj entreprenoj kaj el la 500 plej potencaj entreprenoj de la mondo.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong
|