2012-02-28
 Baldaŭ finiĝos la konstruado de la granda budho Donglin. |
La 25an de februaro ĉe la piedo de la monto Lushan en la provinco Jiangxi kompletiĝos 48-metro-alta budho Donglin, la plej alta bronza budho en la mondo. La budho Donglin, kiu havas trajtojn de budhoj en la prospera tempo de Tang-dinastio en Longmen-grotoj, estas la plej altnivela majstraĵo de religia arto en la nuna epoko.
Laŭplane la budho, kies konstruado estis investita kaj plenumita de Donglin-templo, la fonto de Jingtu-sekto el la ĉina budhismo, inaŭguriĝos aprile 2012.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia) |