Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
MEKARO-2012: 19-21a de majo, Kebeko
2012-02-28

    Jam ekfunkciis la retejo de MEKARO 2012: www.mekaro.ca.

 

    MEKARO estas la Mez-Kanada Renkontiĝo de esperantistoj, al kiu ni kore invitas ankaŭ ne-kanadanojn. Ĉiujare en majo (ĉi-foje, la 19-21an de majo) ni kunvenas alterne en malsama urbo en Ontario aŭ Kebekio, kaj ĉi-jare estas la vico de la urbo Kebeko (Kebekio, Kanado) por gastigi MEKAROn.

 

    Pro ĝia ĉarmo, historio kaj beleco, Kebeko estas unu el la plej vizitataj urboj en Norda Ameriko. El ĉiuj urboj de Kanado kaj Usono, ĝi estas la sola, kiu konservis siajn malnovajn remparojn kaj aliajn defendajn fortikaĵojn. En 1985, UNESCO deklaris la malnovan urbon de Kebeko Monda Kulturheredaĵo.

 

    MEKARO estas turisma semajnfino en Esperanto por lerni pri la gastiga urbo, gustumi la lokajn frandaĵojn (kaj bierojn), ekkoni novajn esperantistojn, revidi malnovajn amikojn kaj simple pasigi tempon en bela varma esperantista etoso.

 

    Aliĝu nun! Vizitu la retejon www.mekaro.ca. Por pli da informoj, skribu al informo ĉe esperanto.qc.ca.

 

El Esperanto-usa.com

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng