2012-02-29
 Mohammad Chaar en gazetara konferenco |
La 27an de februaro en Damasko, Sirio, Mohammad Chaar, siria ministro pri internaj aferoj, diris en gazetara konferenco, ke entute 8,376,447 civitanoj,kiuj konsistigis 57.4% de la rajtigitaj voĉdonantoj, balotis en la referendumo pri la projekto de nova konstitucio. 7,490,319 el ili (89.4%) donis pozitivajn voĉojn kaj 753,208 (9%) donis negativajn.
La 26an de februaro en Sirio okazis referendumo pri la projekto de nova konstitucio. La ĉefenhavo de la projekto estas, ke la ŝtata politika sistemo stariĝu sur politika plurismo kaj potenca demokratio estu efektivigita per voĉdonado; kaj prezidento estu elektita de la civitanoj, kies servoperiodo daŭru sep jarojn, kun du-servoperioda limigo.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|