Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Aperis nova numero de LPLP-speciala abon-oferto
2012-02-29

    En Nepalo, unu el la plej multlingvaj landoj de la mondo, pereas dekoj da lingvoj rezulte de "malplanado", laŭ kiu la registaro intence neglektas minoritatajn lingvojn. Tiel asertas profesoro Ram Ashish Giri en anglalingva artikolo, kiu aperas en la plej aktuala numero de "Language Problems and Language Planning" (Lingvaj Problemoj kaj Lingvoplanado). Prof. Giri estas nepalano kiu instruas en la Universitato Monash, Aŭstralio.

 

    En tiu sama numero de LPLP, la tria kaj lasta de la jaro 2011, aperas ankaŭ artikoloj pri lingvoplanado en la sudorientazia lando Brunei Darussalam kaj (en la franca) pri la konkurencaj rilatoj inter la hebrea kaj araba lingvoj en la iama kaj nuntempa Palestino.

 

    Kompletigas la numeron mallonga artikolo pri la esperantisto kaj interlingvisto Petro Stojan (1884-1961), kaj ok recenzoj, interalie de la verko "Daughters of Esperanto" de Alan Libert, "The Translator as Mediator of Cultures" redaktita de Humphrey Tonkin kaj Maria Frank (kie aperas longa artikolo de Tonkin pri tradukado en Esperanton), kaj la nova eldono de la dulingva (Esperanto kaj angla) vortaro de John Wells.

 

    LPLP estas eldonata en Amsterdam de la eldonejo John Benjamins, sub aŭspicio de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, la esplora fako de UEA. Ĝin redaktas Humphrey Tonkin, Probal Dasgupta kaj Mark Fettes. Aperas en preskaŭ ĉiu numero aparta sekcio pri interlingvistiko, redaktata de Sabine Fiedler.

 

    La revuo estas principe multlingva, kvankam plejparte la artikoloj aperas en la angla lingvo, kiu estas la domina lingvo en la scienca kampo lingvoplanado kaj lingvopolitiko. Tamen, ĉiu artikolo havas ampleksan resumon en Esperanto kaj en dua lingvo (plej ofte la germana, franca, itala aŭ hispana).

 

    LPLP jam atingis sian 36-an jaron. Ĝi ĝuas altan reputacion inter fakuloj pri socilingvistiko, kaj ĝia daŭra emfazo de Esperanto inter la diversaj lingvoj nepre kontribuas signife al la kreskantaj akcepteblo kaj prestiĝo de Esperanto inter socilingvistoj.

 

    Gravas, ke esperantistoj subtenu la revuon, rekomendante al bibliotekoj, ke ili abonu ĝin, kaj mem aĉetante abonojn. La revuo aperas trifoje jare. Oni povas aboni ĝin pere de la Libroservo de UEA; la abonprezo por individuoj estas 70 eŭroj; por institucioj 214 eŭroj (plus imposto de 6% por EU-landoj).

 

    SPECIALA OFERTO: Ĉiu, kiu abonas LPLP pere de la Libroservo de UEA antaŭ la 30-a de aprilo 2012, rajtos elekti senpage unu volumon el la Plena Verkaro de Zamenhof, pagante nur la sendokostojn. Indas samtempe mendi ankaŭ aliajn varojn, ĉar tiam la sendokostoj aldoniĝos nur por tiuj aliaj varoj kaj la Zamenhof-libro estos sendita senpage kun ili.

 

El UEA

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng