Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Svislanda specialisto pri urĝa savado en Ĉinio
2012-02-29

de LI XIAOKUN

 

    La 29-an de septembro 2009 Beat Kunzi, specialisto de la kunlabora programo de la Ĉina Sisma Buroo kaj Svislando, ricevis la premion de amikeco, kiun atribuis la ĉina registaro por danki kaj honori eksterlandajn specialistojn, kiuj faris elstarajn atingojn en la kampoj pri la socia disvolvo, ekonomio, tekniko, edukado, kulturo kaj trejnado de Ĉinio.

 


Beat Kunzi (la unua de dekstre) kune kun membroj de la Ĉina Ŝtata Savtaĉmento diskutas pri la trejnada projekto. 

 

    Beat Kunzi estas respondeculo de humanisma programo de la kunlabora sekcio sub la Svislanda Ministro pri Eksterlandaj Aferoj. En 2002 li venis al Ĉinio por helpi la trejnadon de la Ĉina Internacia Savtaĉmento kaj post tio li estis vaste konata en la kampo pro sia rigoreco en trejnado.

 

    En la pasintaj jaroj multaj membroj el la ŝtata, provinca kaj urba savtaĉtamentoj kaj volontuloj akceptis lian direktadon kaj helpadon. Li per sia severeco profunde impresis la trejnantojn, kaj neniu el ili povis eviti lian kritikon, kiam ili erare faris ion en trejnado.

 

    Lu Jie, la instruisto de la Ĉina Ŝtata Savtaĉmento pri Tertremo, diris: "Li estas tre rigara al ni en trejnado kaj liaj kritikoj estas akraj." Al tio en la komenco Lu Jie kaj liaj taĉmentanoj ne kutimiĝis. Sed, kiam Lu Jie foje vidis Kunzi kune kun junaj taĉmentanoj ramp-serĉadi en simula ruino dum trejnado, li ekkomprenis Kunzi kaj lian rigorecon, kaj respekto, amo kaj admiro por tiu pliaĝa svislanda kolego tuj plenigis la koron de li kaj liaj taĉmentanoj.

 

    Kunzi havas sufiĉan motivon por rigore postuli de siaj trejnantoj, ĉar lia laboro estas trejni ĉinajn kolegojn por ke ili povu trapasi la ekzamenon de la Internacia Konsilantaro pri Serĉado kaj Savado (IKSS) sub UN en 2009. Tiu ekzameno estas la plej malfacila en la kampo de la monda savado. Ĝis nun nur 12 ŝtataj taĉmentoj trapasis ĝin. Kiel trejni la Ĉinan Ŝtatan Savtaĉmenton por ke ĝi atingu la normon de UN? Pri tio Kunzi, la eksa direktoro de la Svislanda Ŝtata Savtaĉmento, kiu partoprenis la verkadon de la gvidlibro de IKSS, estas fidoplena.

 

    Ankaŭ la taĉmentanoj estas memfidaj pri la ekzameno de UN, pro tio, ke ili spertis la savadon de la tertremo en Wenchuan la 12-an de majo 2008, kaj en tiu savado la Ĉina Ŝtata Savtaĉmento ludis ĉefan rolon.

 

    Kunzi diris: "La ekzamenatoj devas plenumi ĉiujn normojn de la ekzameno de UN skribitajn sur sep paperfolioj, eĉ estas difinoj por la serĉhundoj– ili devas en difinita tempo trovi suferantojn." Li daŭrigis: "Nun la Ĉina Ŝtata Savtaĉmento multe progresis en savadaj tekniko kaj lerteco, do ni estas optimismaj pri la ekzameno."

 


Beat Kunzi (la dua de maldekstre) kaj aliaj du svislandaj specialistoj gvidas la trejnadon de la Ĉina Ŝtata Savtaĉmento. 

 

    En la pasintaj tri jaroj (2007-2009), neglektante kunvivadon kun siaj dekkelk-jaraj filoj, Kunzi laboris en Ĉinio. Pri tio Huang Jianfa, la estro de la Urĝa kaj Savada Sekcio de la Ĉina Buroo pri Tertremo (ĈBT) diris, ke mi komprenas kion li perdis.

 

    En okuloj de siaj svislandaj kolegoj Kunzi ĉiam pensis fari ion por la Ĉina Ŝtata Savtaĉmento. Specialisto Peter Eisenhut diris: "Li ofte konsideris por la Ĉina Tertrema Buroo preparajn laborojn por savado, kaj informis Svislandon pri la reala stato de la savado post tertremo en Ĉinio por ke ni klare sciu, kion ni povas fari por Ĉinio."

 

    Kunzi eklaboris pri savado en 1990, kiam li okupiĝis pri urĝa helpado en Filipinoj. Li diris: "Post tio mi komencis partopreni en diversaj savtaskoj kaj deziras dividi mian sperton kun la bezonantoj."

 

    Kunzi ofte parolis kun Huang Jianfa pri sia konsidero pri trejnado de urĝa savado de tertremo. Li diris: "Unue, la trejnado de urĝa savado devas populariĝi al la tuta Ĉinio, sekve ni povas inviti alialandanojn, ekzemple tajlandanojn, indonezianojn por doni al ili niajn sciojn kaj spertojn."

 

    Ili parolis ankaŭ pri la fondado de unueca urĝsava sistemo en Ĉinio por batali kontraŭ inundo, sismo, neĝego.

 

    Pri tio Kunzi diris: "Oni devas esti ĉiam pretaj por doni plej profesian helpadon."

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 

 

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng