2012-03-01 Nova revuo estas naskiĝanta: Lingvistik' .
Bonvolu rigardi ĉe: http://lingvistik.weebly.com/index.html .
Ĝia specialaĵo estas, ke ĝi celas aperigi sciencajn artikolojn pri lingvistiko en la gepatra lingvo de la aŭtoro kaj en Esperanto, tiel ĝi kontribuas al la uzo de "malgrandaj" lingvoj por sciencaj celoj kaj al tutmonda legeblo de la artikoloj en la neŭtrala lingvo Esperanto. Ĝi estas formale la revuo de la Internacia Universitato de Karlovo, Bulgarujo.
Bonvolu atenti pri la paĝo: http://lingvistik.weebly.com/scienca-komitato-kaj-redaktistoj.html, kiu montras la tutmondecon de nia entrepreno.
Aparte atentu ankaŭ pri la peto pri artikoloj ĉe: http://lingvistik.weebly.com/peto-pri-artikoloj-esperanto.html. Ĝi estas peto ankaŭ por vi aŭ por viaj konatoj, kondiĉe ke ili havas la bezonatan sciencan nivelon.
Estu inter la unuaj kontribuantoj per scienca artikolo en via lingvo.
El Renato Corsetti
Redaktoro: Zhang Xiaotong |