2012-03-06
 En la kongreso |
|
 Wen Jiabao faras laborraporton. |
La 5-an de marto, inaŭguriĝis la 5-a Sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Reprezentantoj aŭskultis registaran laborraporton faritan de ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj ekzamenos la raporton pri jara plano kaj raporton pri budĝeto.
Hu Jintao, Wu Bangguo, Wen Jiabao, Jia Qinglin, Li Changchun, Xi Jinping, Li Keqiang, He Guoqiang, Zhou Yongkang kaj aliaj gvidantoj ĉeestis la inaŭguron.
Ĉeestis la sesion membroj de la 5-a Sesio de ĈPPIK, gvidantoj de la centra komitato de KPĈ, komitatoj el ĉiuj politikaj partioj, Ĉina Asocio de Industrio kaj Komerco kaj popolaj grupoj. Ankaŭ eksterlandaj diplomatiaj senditoj al Ĉinio ĉeestis la sesion, kiel observantoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong
|