2012-03-07
 Trilandaj altranguloj pri eksteraj aferoj |
La 5-an de marto okazis en Pekino la 7-a Traktado inter Altrangaj Diplomatoj de Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko, kaj la 1-a Politika Dialogo pri Aziaj Aferoj. La traktadon prezidis Fu Ying, vicministro de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, kaj ĉeestis Hiroo Bessho, deputito de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Japanio, kaj Kim Jae-shin de la Ministerio de Eksteraj Aferoj kaj Komerco de la Korea Respubliko.
La tri flankoj unuanime konsentis laŭ la komuna kono atingita de la trilandaj gvidantoj daŭre antaŭenpuŝi praktikajn kunlaborojn, oftigi interŝanĝojn pri socio, kulturo kaj eduko, riĉigi kaj profundigi ĉiuflankajn kunlaborajn partnerajn rilatojn alfrontantajn la estontecon inter la tri landoj. La tri flankoj opinias, ke en la fono de komplika ŝanĝiĝo de la monda situacio Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko devas plue levi kunlaboran nivelon, senprokraste fari interkomunikadon kaj kunordigon pri grandaj internaciaj kaj regionaj problemoj, kune trakti defiojn, konservi regionan stabilecon kaj akceli komunan disvolviĝon.
Ĉinio estas kiel ĉi-jara kunordiga lando por kunlaboroj inter Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko kaj gastigos la 5-an Kunvenon de Gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko kaj la 6-an Kunvenon de la Ministroj de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, Japanio kaj tiu de la Korea Respubliko.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|