Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Okazis en Pekino la 11-a strategia dialogo pri nacia defendo inter Ĉinio kaj Francio
2012-03-07


Ma Xiaotian kaj Philippe Combes 

 

    Posttagmeze de la 5-a de marto okazis en Pekino la 11-a strategia dialogo pri nacia defendo inter Ĉinio kaj Francio, kiun prezidis Ma Xiaotian, vicestro de la ĉefstabo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, kaj Philippe Combes, vicstabestro de la francaj tri armeoj. La du flankoj profunde interŝanĝis opiniojn pri internacia kaj regiona sekureco, atentitaj problemoj, armea konstruado kaj kunlaboro inter la armeoj de la du landoj.

 

    Ma Xiaotian diris, ke bone disvolviĝis la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio en la lastaj jaroj. Oftiĝas vizitoj inter la duflankaj altnivelaj gvidantoj, kaj viglas kunlaboroj en diversaj kampoj. En la kaprica kaj komplika situacio internacia kaj regiona, la du flankoj devas fortigi inter si komunikadon kaj politikan konfidon por alfronti diversajn defiojn tutglobajn. La ĉina armeo alte atentas la rilatojn kun la franca armeo kaj opinias ke la armeoj de la du landoj sin okupas pri transformado, kaj interŝanĝo kaj kunlaboro de la du flankoj havas grandan potencialan forton. Ĉinio volas kune klopodi kun Francio por profunde antaŭenpuŝi amikecajn kaj praktikajn kunlaborojn inter la du armeoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng