Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Sidney Shapiro, membro de ĈPPIK
2012-03-07

Teksto de CHEN JI kaj foto de LIU SIGONG

 


97-jara Sidney Shapiro 
 

Sidney Shapiro akceptas intervjuon de la raportistino. 

 

    Sidney Shapiro, 97-jara, estas usondevena ĉino, tradukisto kaj la plej aĝa membro de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Kiam ni iris al lia hejmo en Pekino, li, persone venis por malfermi la pordon, kun facilaj movoj, aspektante kiel nur 60-70-jarulo. Li parolema prezentis al ni sian sanigan sporton --- ĉiutage li faras taijiĉuan-ekzercon en akompano de ritma muziko.

 

    Sidney Shapiro naskiĝis en la 23-a de decembro de 1915 en Usono. En la Dua Mondmilito li aliĝis al usona armeo kaj fariĝis soldato de usona tertrupo. Pro la bezono de milita afero Usono decidis lernigi al siaj soldatoj lingvojn de aliaj landoj. Tiam Shapiro estis sendita al Ĉinio por lerni la ĉinaln lingvon kaj kulturon. Baldaŭ finiĝis la milito kaj li per la ekssoldatiĝa subvencio eniris en la Kolumbian Universitaton kaj Yale-universitaton por lerni la ĉinajn lingvon kaj historion.

 

    Pro simpatio al la idealo de la Komunista Partio de Ĉinio, en 1947 li revenis Ĉinion. Li iris al Ŝanhajo, kie li konatiĝis kun Feng Zi, siatempe fama aktorino, kaj edziĝis kun ŝi. Ŝajne tio estas por li ĉefa motivo resti en Ĉinio kaj fine en 1963 li aliĝis al la ĉina ŝtataneco kaj laboris kiel tradukisto en Ĉinio.

 

    En 1983 li elektiĝis kiel membro de ĈPPIK, kaj en la pasintaj 29 jaroj li ĉiujare elmetis proponojn pri kulturo, popola vivo al ĈPPIK. Li diris, ke kiel membro de ĈPPIK nia ĉefa tasko estas servi al la popolanoj.

 

    Li proponis starigi asekuron por helpi la laborantojn, kiuj ne povas ricevi sian salajron pro malobservado de interkontrakto de la dungantoj. Li ankaǔ proponis, ke la entreprenoj aĉetu sekuran asekuron por la laboristoj por garantii iliajn rajtojn, ĉar li multfoje legis raportojn pri la rajtoatenco al la laboristoj.

 

    Pri la sistemo de ĈPPIK li diris, ke ĝi estas vera bona sistemo precipe en la komenco de la fondiĝo de la nova Ĉinio. Ĉiujare ĈPPIK-membroj diligente laboras por kolekti proponojn kaj preparas la rilatajn dokumentojn, tio estas bona metodo kolekti proponojn de la popolanoj.

 

 

 

 

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng