Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Proponoj kaj opinioj de membroj de ĈPPIK (I)
2012-03-08

de WANG LEI

 

    Lastatempe raportisto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo intervjuis membrojn de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK),petante ilin koncize rakonti siajn proponojn por ĈPPIK.

 


Ge Jianxiong 

 

    Ge Jianxiong, estro de la biblioteko deFudan-Universitato prezentis 4 proponojn ĉi-jare, el kiuj la ĉefa temas pri fondo de sendependa neregistara institucio pri socia enketo por garantii justecon.

 


Jin Tielin 

 

    Jin Tielin, honora direktoro de la Ĉina Konservatorio, diris: "Oni devas iri al bazo por koni, kian kulturon bezonas lokaj popolamasoj, kaj nur tiam oni povas vere efektivigi grandan disvolviĝon kaj prosperiĝon de la kulturo." 

 


Pan Biling 

 

    Pan Biling, vicdirektoro de la Hunan-a Mediprotekta Departemento, diris: "Oni devas atenti polucian problemon. De 2008 la registaro plifortigas laborojn de mediprotektado en la kamparo kaj dum la 'Dekdua Kvinjara Plano' investos 80 miliardojn da juanoj por regi polucion de 60 mil vilaĝoj. Tamen tio ne sufiĉas, ĉar en la tuta lando estas 600 mil vilaĝoj, kaj duono de polucio venas el la kamparo. Tial oni devas pliatenti polucian problemon en la kamparo."

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng