Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Fruktodonajn progresojn kaj brilan estontecon al EPĈ!
2012-03-08

de WANG MINHAO (Ĉinio)

 

    La 2012 estas eksterordinara jaro por la ĉina popolo kaj ankaŭ por la ĉinaj esperantistoj.

 

    Oni diras, ke 2012 estas politika jaro por ĉinoj. Nuntempe okazas la du sesioj de TPK kaj ĈPPIK, kiuj estas multe atentataj ne nur de la ĉina popolo, sed ankaŭ de alilandaj popolanoj. Kaj ĉi-aŭtune okazos la 18-a tutlanda kongreso de KPĈ, kiu allogos grandan atenton de la ĉina kaj alilandaj popoloj. Mi antaŭdeziras la plenan sukceson al la du sesioj kaj al la kongreso!

 

    2012 estas ankaŭ azia jaro por UEA. Pro tio ĉinaj kaj alilandaj esperantistoj havas por ĝi grandan intereson.

 

    Mi, kiel ĉina esperantisto, forte deziras, ke la redakcio de El Popola Ĉinio nun povu multe kaj pli detale prezenti al la legantoj la du ĉinajn sesiojn en diversaj flankoj, precipe rilate al la problemoj de la popola vivo. Krome mi esperas, ke la redakcio povos pli multe prezenti al la legantoj la 18-an kongreson de KPĈ.

 

    Ĉi-julie okazos la konferenco de ILEI en Kunming, ĉefurbo de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio. Kaj sekve okazos la UK-o en Hanojo, Vjetnamio, kiu allogas aziajn kaj tutmondajn esperantistojn. Ankaŭ ni, ĉinaj esperantistoj, estas pretaj por fari kontribuon. Do, la redakcio de EPĈ certe povus kontribui pli multe por la konferenco kaj la UK-o.

 

    Kun forta espero mi atendas fruktodonajn progresojn de la redakcio de EPĈ. Kaj mi elkore bondeziras al EPĈ brilan estontecon!

 

Redaktoro: Wang Lihua

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng