2012-03-08
 Liu Yandong ( la tria de dekstre) kaj Chen Zhil (la dua de dekstre) en la ekspozicio |
La 6-an de marto inaŭguriĝis en Pekino la ekspozicio pri atingoj de virinoj kaj infanoj en la pasintaj 10 jaroj, organizita de la Laborkomitato de Virinoj kaj Infanoj kaj Ĉina Federacio de Virinoj. Ĉina ŝtata konsilanto Liu Yandong ĉeestis la inaŭguron kaj vizitis la ekspozicion. Chen Zhili, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la 11-a TPK kaj prezidanto de Ĉina Federacio de Virinoj, faris parolon en la inaŭguro.
31 provincoj, aŭtonomaj regionoj, municipoj, Xinjiang-a Produkta kaj Konstrua Korpuso kaj Hongkongo, Makao kaj Taiwan partoprenis la ekspozicion, prezentante prosperan disvolviĝon de la virina kaj infana afero en la nova jarcento.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong
|