Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La unuaj kamparano-laborantaj reprezentantoj parolas por kamparanoj
2012-03-12


Zhu Xueqin 
 
 
Hu Xiaoyan

 

de Chai Yanfei

 

    Post 5 jaroj, ili vestas sin ankoraŭ per nigraj vestoj, sed jam fariĝas pli memfidaj kaj parolemaj. Ili estas kamparano-laborantoj kaj reprezentantoj de TPK.

 

    Hu Xiaoyan el Guangdong, Kang Houming el Chongqing, Zhu Xueqin el Ŝanhajo, Yang Xiaoxia el Zhejiang kaj Cheng Junrong el Jiangsu, estis elektitaj membroj de TPK en 2008, fariĝinte la unuaj reprezentantoj de kamparano-laborantoj. Ĉar problemoj pri kamparano-laborantoj pli kaj pli evidentiĝas en la nuna socio, kiuj rilatas la socian justecon kaj socian harmonion, Ĉinio decidis elekti iliajn reprezentantojn en provincoj, kie troviĝas multaj kamparano-laborantoj.

 

    En la komenco, ili ne sciis kion fari kiel reprezentantoj. Demandite pri tio Hu Xiaoyan respondis: "Pardonon. Mi ne scias." En la diskutkunsidoj ili kun seriozaj vestoj ĉiam sinĝene sidis en anguloj. Post kelkjara funkcio kiel reprezentantoj, ili jam povas bone esprimi bezonojn kaj opiniojn de kamparano-laborantoj.

 

    Yang Xiaoxia laboras en tekstila entrepreno kaj ŝiaj proponoj kaj sugestoj venas ĉefe el ŝiaj samlaborantoj. "Mia kolego havas filon, kiu lernas en malsupera mezlernejo. Li planas post kelkaj jaroj sendi la knabon hejmloken por ke li studu tie en supera mezlernejo ĉar la knabo ne rajtas partopreni en la ekzamenon ĉi tie laŭ difino." Ŝi tre atentas tiun problemon kaj esperas, ke la registaro havos altan atenton al malfacilo de gefiloj de kamparano-laborantoj en vizitado de lernejoj.

 

    Cheng Junrong atentas pri labora kontrakto de kamparano-laborantoj. Li trovis, ke iuj kompanioj ne subskribis laboran kontrakton kun kamparano-laborantoj, tial tre malfacile por la kamparano-laborantoj protekti siajn rajtojn.

 

    Kvankam la atentitaj problemoj de kamparano-laborantoj ne povas baldaŭ solviĝi, tamen ili estas ĝojaj, ke parto de la proponoj de iliaj reprezentantoj jam estis akceptita.

 

    5-jara funkcio kiel reprezentanto ankaŭ ŝanĝis sorton de tiuj reprezentantoj. Antaŭe Yang Xiaoxia estis nur ekzamenanto de varokvalito kaj poste estis akceptita de la Zhejiang-a Tekstila Instituto por lerni administradon kaj varokvalitan ekzamenon. Nun ŝi jam estas estro de la laborejo de altnivelaj tekstilaĵoj. Zhu Xueqin akiris diplomon de supra mezlernejo per memlernado kaj estis sendita al Japanio por lerni teknikon. Nun ŝi lernas administradon de komerco en universitato kaj fondis voluntulan laborejon por helpi gefilojn de kamparano-laborantoj ricevi edukadon.

 

    Kvankam baldaŭ finiĝos ilia oficperiodo, ili tamen havas saman esperon, ke la nombro de reprezentantoj de kamparano-laborantoj plimultiĝos en la 12-a Tutlanda Popola Kongreso.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

 

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng