Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Chen Jiabao: Afliktas homojn neo de Kawamura Takashi pri la masakro en Nankino
2012-03-13


Chen Jiabao respondas demandon de japana raportisto. 

 

    La 7-a de marto estis malferma tago de la jiangsu-a delegacio partoprenanta en la 5-a Sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso. Chen Jiabao, TPK-reprezentanto kaj direktoro de la Konstanta Komitato de la Nankina Popola Kongreso, respondis demandon de raportisto el japana Televida Stacio Fuji pri tio, ke Nankino provizore ĉesigis oficialan kontakton kun Nagojo.

 

    Chen Jiabao diris, ke en la 20-a de februaro akceptante delegacion el Nankino Kawamura Takashi, urbestro de Nagojo, neis la masakron en Nankino. Malpli ol 24 horojn post tio Nankino klarigis la verecon de la afero, esprimis sian seriozan sintenon per mikro-blogo kaj decidis provizore ĉesigi oficialan kontakton kun Nagojo. Tia situacio afliktas homojn. Kawamura Takashi devas peti pardonon de la ĉina popolo pri la afero.

 

    Chen Jiabao diris, ke en la jaro 1978 Nankino kaj Nagojo fariĝis amikaj urboj, kiuj estis la unua paro de amikaj urboj inter la du landoj post subskribo de la "Paca kaj Amika Kontrakto inter Ĉinio kaj Japanio". En la pasintaj pli ol 30 jaroj la du urboj akiris bonajn rezultojn en ekonomio, kulturo, sporto, konstruado de urboj, kunlaboroj kaj interŝanĝoj.

 

    Chen Jiabao diris ankaŭ, ke Nankino volas fari kunlaborojn kaj interŝanĝojn kun japanoj el diversaj rondoj, inkluzive de amikaj nagojanoj, kiuj aprobas "preni historion kiel spegulon kaj fronti al la estonteco". Nankino esperas, ke "iuj jananoj" adoptos ĝustan sintenon al la historio kaj el ĝi tiros lecionojn, kaj multe faros aferojn utilajn al la amikeco inter Ĉinio kaj Japanio kaj al la dulandaj popoloj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng