2012-03-13 Elektado de komitatanoj B por la dujara periodo 2012-2014 komenciĝis en TEJO. La elektado okazas unuafoje de post 2002, ĉar en neniu el la postaj elektoj la nombro de kandidatoj superis tiun de la elekteblaj lokoj. Komitatanoj B reprezentas la individuajn membrojn de TEJO en ties supera organo, la komitato. Pasintjare TEJO havis 373 individuajn membrojn, laŭ kio oni elektos kvar Komitatanojn B, t.e. unu por ĉiu komencita cento da membroj.
Kandidatiĝis sep TEJO-anoj: Sébastien Denux (Francio), Paweł Fischer-Kotowski (Pollando), Ronald Baby González (Kubo/Hispanio), Magnus Henoch (Svedio/Britio), Zsófia Pataki (Hungario), Wang Shanshan (Ĉinio) kaj Przemysław Wierzbowski (Pollando). Iliaj sinprezentoj estas legeblaj en la retejo de TEJO. Oni rajtas voĉdoni por maksimume kvar kandidatoj.
La Centra Oficejo jam sendis balotilon al ĉiu juna membro, kies kotizo por la nuna jaro estis registrita komence de la balotado. Konsiderataj en la voĉnombrado estos la balotiloj, kiuj atingos la Centran Oficejon plej laste la 30-an de aprilo. Oni daŭrigos sendi balotilon ankaŭ al la malfruaj kotizontoj ĝis iom antaŭ la fino de aprilo.
Individuaj membroj de TEJO estas tiuj individuaj membroj de UEA, kiuj ne estas pli ol 30-jaraj, escepte de Membroj kun Gvidlibro. Plej facile eblas (re)membriĝi per la reta aliĝilo de UEA/TEJO.
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
Redaktoro: Niu Xueqin |