2012-03-14 La Reta Kinejo de UEA pliriĉiĝis per la filmo Vojaĝo al Marseille. La 45-minuta filmo temas pri la partopreno de la germana esperantistino Injo en la 42-a Universala Kongreso en Marsejlo en 1957. Malgraŭ la titolo, ĝi enhavas ankaŭ 10-minutan parton pri la 41-a UK en Kopenhago en la antaŭa jaro, interalie kun bildoj el la unua infana kongreseto. En la filmo aperas multaj famaj esperantistoj, kaj oni aŭdas fragmentojn el paroladoj de Giorgio Canuto kaj Ivo Lapenna.
La filmo estis farita per modestaj rimedoj kaj tial havas teknikajn mankojn. Ankaŭ la kinarta realigo de ĝia koncepto, en si mem interesa sed tro ambicia, estas amatora kaj povas nun impresi eĉ komike. Temas tamen pri valora dokumento, produktita de la multflanka movadano Joachim Giessner (1913-2003) sub la ŝildo "Esperanto-Filmo Germanujo". Li transdonis la 16-milimetran bendon siatempe al UEA, kiu ciferecigis ĝin. Vojaĝo al Marseille havis re-premieron en la Malferma Tago de UEA en novembro 2011 kaj estas nun alirebla al pli vasta publiko.
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
Redaktoro: Niu Xueqin |