Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaǔguriĝis en Marsejlo la 6-a Monda Forumo pri Akvaj Riĉfontoj
2012-03-14


Geknaboj de Marsejlo prezentas ĥoron en la inaŭguro. 

 

    La 12-an de marto inaŭguriĝis en Marsejlo, suda marurbo de Francio, la 6-a Monda Forumo pri Akvaj Riĉfontoj. La forumo, gastigita de la Monda Komisiono pri Akvo, la registaro de Francio kaj la urbo Marsejlo, kun la temo "Tempo por solvado" daŭras unu semajnon. Chen Lei, ĉina ministro pri akvaj riĉfontoj, gvidis la ĉinan delegacion al la forumo.

 

    La membroj de la ĉina delegacio venis el la ministerio pri akvaj riĉfontoj, ministerio pri eksteraj aferoj, ministerio pri loĝdomo kaj disvolvo de urbo kaj kamparo, la Ĉina Meteologia Buroo, Ĉina Agrikultura Akademio k. a. Ili partoprenos la altrangan rondtablan kunvenon pri priakvaj katastrofoj, subskriban ceremonion de kunlabora memorando inter Ĉinio, Japanio kaj Koreio, kaj partoprenos la dialogon pri la regado super la akvaj riĉfontoj.

 

    25 mil reprezentantoj el 180 landoj kaj regionoj faris diskutadon kaj interŝanĝis opiniojn en ministronivelaj konferencoj, flankkunvenoj, aktivadoj pri regionaj tagoj, kaj en akvaj ekspozicioj kaj foiroj por trovi solvojn de la manko de akvo en la mondo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 

 

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng