Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio kunlaboros pri akvaj resursoj
2012-03-14


En la ceremonio Chen Lei (meza), ĉina ministro pri akvaj resursoj, Okuda Ken (maldekstra), japana vicministro pri teritorio, infrastrukturo, transporto kaj turismo, kaj Han Man-Hee (dekstra), korea-respublika vicministro pri teritorio, transporto kaj maraj aferoj. 

 

    La 13an de marto en la 6a Monda Akva Forumo en la franca havenurbo Marsejlo Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko subskribis memorandon pri la mekanismo de ministra kunsido por pliigi tri-lateran kunlaboron pri akvaj resursoj. La ceremonion de la subskribo ĉeestis Chen Lei, ĉina ministro pri akvaj resursoj, Okuda Ken, japana vicministro pri teritorio, infrastrukturo, transporto kaj turismo, kaj Han Man-Hee, korea-respublika vicministro pri teritorio, transporto kaj maraj aferoj.

 

    Chen Lei diris en la ceremonio, ke Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko anoncis la Komunan Deklaron pri kontinuigebla disvolvo inter Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko, kiu postulas "ĉiuflanke altigi kunlaboran nivelon inter la tri landoj kaj starigi kunlaboran mekanismon pri akvaj resursoj". Surbaze de la principoj de egala dialogo, intensigo de kompreniĝo, akcelo de reciproka profito kaj pragmata kunlaboro, koncernaj sekcioj de la tri landoj post interkonsiliĝo venis en akordon pri regulaj kunsidoj inter la ministroj pri akvaj resursoj de Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko, kaj subskribis kunlaboran memorandon, kio markas novan stadion de la kunlaboro pri akvaj resursoj inter la tri landoj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng