2012-03-15 La 36-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 28-an de aprilo atentos la 50-an datrevenon de la transloĝiĝo de la sidejo de UEA al Nieuwe Binnenweg 176, sendube la plej fama adreso en Esperantujo. La CO venis al Roterdamo jam en 1955, sed komence ĝi funkciis en luita domo. La nuna domo estis aĉetita fine de 1961 kaj la oficejo ekfunkciis tie en aprilo 1962.
Kiel estrarano de TEJO kaj UEA kaj pro siaj esploroj kiel historiisto, d-ro Ulrich Lins vizitis la Centran Oficejon multfoje dum preskaŭ la tuta 50-jara periodo en ties nuna domo. Dum la Malferma Tago li rememoros pri siaj vizitoj, pri famaj kaj malpli famaj personoj, kiujn li renkontis, kaj pri movadaj eventoj, en kiuj la CO ludis rolon. Pri la strato mem rakontos Osmo Buller, montrante specimenojn el sia kolekto de bildkartoj pri Nieuwe Binnenweg, unu el la plej historiaj stratoj de Roterdamo.
Kompreneble ne povos manki atento al la 125-a datreveno de la apero de la Unua Libro de Esperanto, prifestata ĉi-jare. Stefan MacGill, prezidanto de ILEI, rakontos pri la naskiĝanta Kurso 125, reta Esperanto-kurso speciale kreota lige kun la datreveno.Pri la agado lige kun la jubileo informos kaj respondos demandojn ankaŭ la estraranoj de UEA. La tuta Estraro sub la gvido de prezidanto Probal Dasgupta ĉeestos en la Malferma Tago, post kiu la estraranoj restos en Roterdamo por tritaga kunsido.
Kiel ĉiam, en la programo estos ankaŭ libroprezentoj kaj filmoj. La vizitantoj povos profiti de rabatoj en la libroservo kaj gajni esperantaĵojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
Redaktoro: Niu Xueqin
|