2012-03-16
 Ĉina ambasadoro en Grekio Du Qiwen (dekstre) kaj la kapitano de la ŝipo Palaco de Knossos Yannis |
La 14-an de marto en Ateno, ĉefurbo de Grekio, Du Qiwen, ĉina ambasadoro en Grekio nome de la Ĉina Asocio por Amikceo kun Eksteraj Landoj (ĈAAEL) donis la premion "Kontribuo por Amikeco inter Ĉinio kaj Grekio" al Yannis, greka kapitano de la ŝipo Palaco de Knossos, per kiu la kapitano veturigis 1634 ĉinojn de la ŝiphaveno Misurata, Libio, al Valetta de Malto inter la 25-a de februaro kaj la 3-a de marto de la pasinta jaro, kaj per tio li multe kontribuis por la retiriĝo de 35860 ĉinoj entute el Libio.
Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji
|