2012-03-19
 Ĉina vicĉefministro Li Keqiang en la inaŭguro |
La 18-an de marto inaŭguriĝis en Pekino la Ĉina Disvolva Forumo 2012. En ĝi partoprenis kaj faris parolon ĉina vicĉefministro Li Keqiang.
La forumo kun la temo "Ĉinio kaj la Mondo: Reguligado de Makroekonomio kaj Ekonomia Strukturo" okazigos diskutojn en diversaj niveloj kaj el pluraj vidanguloj pri makroekonomia stabileco, struktura reguligado, reformado en financa politiko kaj imposta sistemo, ekvilibrigo de enlanda kaj eksterlanda ekonomio, kreiveco en scienco kaj tekniko k. s.
La forumo estas la grava dialoga platformo inter la registaro de Ĉinio kaj gvidantoj de la internacia komerca kampo kaj ĉinaj kaj alilandaj fakuloj. Dum la forumo ĉina ĉefministro Wen Jiabao intervidiĝos kun la alilandaj reprezentantoj.
Redaktoro: Liu Sigong k Chen Ji
|