Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Konkurso pri duoblaj tradukoj -- ripetu la faman eksperimenton!
2012-03-20

    En la unuaj jardekoj de la ekzisto de Esperanto tute ne estis evidente, ĉu Esperanto estas plenvalora lingvo, ĉu ĝi estas taŭga ankaŭ por literaturaj tradukoj.

 

    En 1913 okazis fama eksperimento, kiam komisiono kun pluraj konataj personoj organizis konkurson pri duobla tradukado: la disdonitan franclingvan tekston oni tradukis al 6 lingvoj (rusa, germana, angla, itala, hispana kaj Esperanto), kaj poste novaj, aliaj tradukistoj retradukis ĝin al la franca.

 

    La ĵurio estis mirigita pri la rezulto, ĉar...

 

    Jefim Zajdman, internacie konata aktivulo el urbo Jalta, Ukrainio, lanĉis novan retejon kun propono organizi similajn "Konkursojn pri Tradukoj" en kadroj de Lingvaj Festivaloj aŭ en aliaj Esperanto-aranĝoj.

 

    En la nova retejo oni povas legi pri la menciita unua tia konkurso, pri la pasintjara eksperimento en Jalta, celoj de la nova movado, kaj estas ellaboritaj ankaŭ metodikaj konsiloj por aranĝado de la konkursoj.

 

    Interesiĝantoj povas interŝanĝi spertojn kaj opiniojn ankaŭ pere de aparta forumo. Pere de ĝi oni povas kontakti ankaŭ la iniciatinton.

 

    Detalojn vi povas trovi ĉe: http://www.traduko.com.ua/intro.htm

 

Szilvási L.

(el Ret-info)

Redaktoro: Liu Zijia

 
La eseo de d-ro Petr Chrdle Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj pritraktas tiun duan kategorion. La monografio estas atentinda, ĉar ĝin verkis profesia eldonanto kaj turisma organizanto, kiu uzas Esperanton inter siaj laborlingvoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo




















Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng