Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
La baraktado kontraŭ fremda lingvo
2012-05-04


 Por trovi ĝustan bus-linion vi devas deĉifri la ideogramojn. 
 

La aŭtoro (en la mezo) kun s-ro Liu kaj lia edzino. 
 

La aŭtoro interparolas kun la filo de s-ro Liu kaj lia edzino. 
 

Mi ne estus devinta respondi al tiu ĉi telefon-voko... 

 

    En mia juneco mi provis lerni la ĉinan, sed fakte rezignis pro la malfacileco de la tonoj. Nun ekloĝante en Ĉinio, helpas min multe, ke mi povas legi la ĉinajn ideogramojn. Sed finfine mi estas senlingvulo, kiu ne povas socie funkcii, eĉ se mia limigita, balbuta scio de la ĉina foje estas utila. Jen mi rakontu pri kelkaj epizodoj pri mia baraktado kontraŭ la ĉina lingvo. Fine mi decidis frekventi la lernejon de la ĉina lingvo, por ke mi povu "iĝi ĉino"...

 

    Kielmultaj esperantistoj, ankaŭ mi multe interesiĝas pri lingvoj kaj ŝatas lerni ilin. La rezulto tamen estas magra, se kompari kun veraj poliglotoj, kiuj bone scipovas foje eĉ dek lingvojn. Kaj kio gravas por mia nuna restado estas, ke mankas al mia lingva repertuaro la ĉina: mi estus devinta bone ellerni la lingvon, se mi diras, ke por mi Ĉinio estas la unua eksterlando kaj karmemora. En 1984, kelkajn monatojn antaŭ mia unua vojaĝo al la lando mi deklaris al mia patrino, ke reveninte el la lando mi flue parolos la ĉinan. Efektive mi pruntis de publika biblioteko lernolibron de la ĉina kun maldika sondisko. Mi tamen revenis el Ĉinio nur kun kelkaj ĉinlingvaj vortoj, kiujn mi fariĝis kapabla elbuŝigi. Kiam mi eniris universitaton, vespere mi komencis viziti ĉinlingvan lernejon sed post malpli ol tri monatoj mi rezignis tedite, ĉar dum tiu tuta periodo oni okupiĝis nur pri prononcado kaj tonoj. Poste mi havis okazon kun amiko lerni la lingvon sub gvido de ĉinino dum preskaŭ unu jaro. Sed finfine mi fariĝis kapabla nur balbuti la lingvon. Kaj intertempe mi konvinkiĝis, ke ellerni la ĉinan lingvon estas tiom malfacile, ke mi prenis tion kiel mian dumvivan revon.

 

    La sorto tamen ŝajne volis venĝi sin kaj aranĝis, ke mi revenu al Ĉinio post preskaŭ 30 jaroj kaj ĉi-foje eĉ por ekloĝi en la lando. La tamena avantaĝo por mi kiel japano estas, ke mi povas kompreni la ĉinajn ideogramojn, ĉar ilin oni uzas ankaŭ en Japanio. Pro tio, ekzemple, mi facile lernis kiel veturi per metroo aŭ buso en Pekino, ĉar mi rekonas la nomojn de la metroaj stacioj kaj bushaltejoj. Tion mi devus danki al la historio: en la antikveco japanoj lernis ĉu rekte de ĉinoj aŭ pere de koreoj la ideogramojn. Do, la ĉinaj ideogramoj estas komunaj al la lingvoj ĉina kaj japana, aŭ preskaŭ. Post la moderniĝo en ambaŭ landoj oni okupiĝis pri la skriba reformo sed per iom malsamaj manieroj. Rezulte, nun en Ĉinio oni uzas la plej simpligitajn ideogramojn, dum en Hongkongo, Makao kaj Tajvano la plej kompleksajn, tradiciajn; Japanio staras ie meze, inter tiuj du ekstremoj. Pro tio japanoj, post konatiĝo kun iom da skribaj diferencoj, povas rekoni la ideogramojn. Sed jen kaptilo, ĉar la komprenatajn loknomojn ĉinoj kaj japanoj prononcas tute malsame, eĉ se estas fojfoje spuroj de la pruntado: en la norma ĉina, nomata Putonghua, la kvar tonoj estas decidaj por doni al la sonoj signifon, dum en la japana ili ludas, se entute, nur akcesoran rolon. Pro tio, mia-lega japana kompreno de la ĉinaj ideogramoj estas utila nur dum ĝi restas en la kapo. Tuj kiam tiu kompreno eliras de la buŝo, ĝi frakasiĝas surteren sen komunika sukceso.

 

    Mi do trovas min ne analfabeto sed ĉiu-kaze senlingvulo, kiu ne povas socie funkcii inter ĉinoj, kiuj ĉirkaŭas min. Ekzemple mi sola absolute ne povus lui loĝejon ĉi tie sen la helpo de s-ino Chen Ji, kiu bonvolis rete serĉi taŭgan apartamenton, kontakti agentojn, iri kun mi vidi ĉambrojn kaj negoci kun ili. Foje estas vere deprime senti, ke estante kvardekkelk-jarulo mi estas kvazaŭ senhelpa bebo. Sperti tion dum vojaĝo povus esti ekscita aventuro, sed dum loĝado la situacio estas tute alia. Tamen estas okazoj, kiam eĉ mia balbuta ĉina lingvo montriĝas utila. Se mi ĝin ne balbutus, mi ne estus povinta amikiĝi kun s-ro Liu Sigong, fotisto en nia redakcio, kiu ne parolas Esperanton. Li ĉiam zorgas pri mi, vokante min "Jiujing" per la ĉina prononco de mia familia nomo (vidu, kiom diferencas la prononco!). Kiam mi vidas lin, mi ĉiam klopodas ion eldiri en la ĉina, eĉ se mi sukcesas esprimi min tre mallerte, kvazaŭ diri en Esperanto: "Hieraŭ pluvi" kaj "mi tre ĝoja". Kaj kiam al mi absolute mankas lingvaj rimedoj, mi skribas sur papero ideogramojn, esperante, ke miaj skribaĵoj havu bonŝancon esti komprenata de mia kolego. Foje tio sukcesas, se hazarde la ĉina kaj la japana havas saman esprimon por iu nocio, sed foje tio malsukcesas, se la du lingvoj esprimas ion tute per malsamaj esprimoj.

 

    Nur tri semajnojn post mia alveno li diris al mi: "Venu al mia hejmo en la venonta dimanĉo kaj tranoktu, ĉar mi loĝas malproksime. La sekvan tagon ni kune veturu al la laborejo". Poste s-ino Tan Xiuzhu esprimis sian miron, ĉar mi estas la unua eksterlanda esperantisto, kiu havis la honoron gasti ĉe s-ro Liu. Por konfesi la veron, mi estis iom streĉita, ĉar mi ne memfidis, ĉu mi sola povos sufiĉe komunikiĝi per mia vere limigita ĉina lingvo kun mia gastiganto kaj lia edzino dum tiom longa tempo: pli ol duontago. Tamen tio montriĝis ne-necesa timo, i.a. pro tio, ke venis por kune vespermanĝi ankaŭ la filo de s-ro Liu kaj lia edzino, kiuj parolas la anglan. Sed eĉ kun la juna paro de tempo al tempo mi devis uzi skribe ideogramojn, ekzemple ĉar ili esprimis sian deziron viziti Beihaidao, kie la ĉina film-reĝisoro Feng Xiaogang faris sian filmon kaj popularigis la lokon inter ĉinaj gejunuloj. "Beihaidao?", ĉe tiu ĉi nekonata propra nomo mi stumblis kaj bezonis vidi la ideogramojn por kompreni, ke temas pri Hokkajdo, la plej norda insulego japana. La junuloj reiris hejmen malfrue vespere, kaj ni enlitiĝis. La sekvantan matenon, dum ni triope veturis per aŭto ŝoforata de s-ro Liu, lia edzino jen kaj jen klarigis al mi: "Jen Wangfujing, la komerca centro de Pekino", "Jen la Milita Muzeo". Tiam mi ĝojis, ĉar mi kvazaŭ iluminite komprenis tiujn klarigojn: ĉu la duontaga restado ĉe s-ro Liu aŭ la matena aero freŝa subite kaj mistere plibonigis mian ĉinlingvan kapablon? La ĝojo estis tre efemera, ĉar efektive nur la kunteksto kaj hazarda simileco inter la ĉina kaj japana helpis min vidi, pri kio ŝi parolas.

 

    Se temas pri kunteksto, mi devas aldoni, ke kun s-ro Liu la komunikado per mia povra ĉina lingvo sukcesas, nur ĉar li estas mia kolego kaj ofte komprenas mian kuntekston. Se mi parolas kun nekonato renkontita en vendejo aŭ strato aŭ per telefono, mi ofte fariĝas tute senhelpa kaj estas devigata murmuri: "Wo buhui zhongwen (mi ne parolas la ĉinan)." En Japanio oni ofte mokas pri tio, ke multaj japanoj, alparolite en la angla lingvo, kun ŝvito nur respondas: "I can't speak English (mi ne parolas la anglan)." Eble kulpas pri tio ne la demanditaj japanoj, sed la demandantaj "anglalingvaj imperiistoj", kiuj pensas, ke en la tuta mondo oni parolas la anglan. Sed la ironia punkto ĉi tie estas, ke la alparolito almenaŭ kapablas elparoli tiun frazon en la angla, kiu estas iom kontraŭdira al la enhavo de la aserto. Nun mi tamen ne plu mokos pri tiaj japanoj, ĉar mi mem travivis veran neceson diri tion rilate al la ĉina, ĉar alie la renkontita ĉino daŭre bombardos min per torenta fluo de la ĉina lingvo. Iun fojon sonoris la telefono en la ĉambro, en kiu laboras s-ino Chen Ji kaj mi, kiam ŝi forestis por kunveno ali-loke. Post iom da hezito mi prenis la parolilon kaj diris, ke ŝi forestas por kunveno. Gratulon pro la kuraĝo kaj sukceso! Sed la telefonanto ne ĉesis paroli, kaj mi diris, ke mi ne komprenas. Jen fatala eraro, ĉar li plu daŭrigis, ŝajne volante forigi mian mankon de kompreno. Do, fine mi deklaris, ke mi ne parolas la ĉinan; nun la sinjoro vidis la situacion, petis de mi pardonon kaj remetis la telefonilon je mia granda trankviliĝo.

 

    Tiel do mi ĉiutage baraktas kun la ĉina lingvo kaj kun ĝiaj denaskaj parolantoj. Foje mi tamen havis tute kontraŭan sperton, kiam mi iris ĉeesti kunsidon, kiu celas amikiĝon inter japanoj kaj ĉinoj. En kunvenejo de Japana Fondaĵo, proksime de la metroa stacio de Guomao, kolektiĝis ĉirkaŭ tridek personoj, el kiuj nur kvin estis japanoj. Inter la japanoj mi estis la sola (eterna) komencanto de la ĉina kaj inter la ĉinoj mankis komencantoj de la japana. Do oni alparolis min en la japana. Estis iom stranga sento: jam kelkajn semajnojn mi pasigis kiel senlingvulo aŭ almenaŭ homo kun granda lingva malavantaĝo, kaj nun subite mia pozicio ŝanĝiĝis al tiu de homo kun granda avantaĝo, denaska parolanto, kiu havas "rajton" prijuĝi lingvaĵon de aliaj. La prijuĝado, cetere, okazas tute spontane kaj aŭtomate, eĉ se vi tute ne volas tion fari. Kaj aliflanke mi lernis, kiom malfacilas por denaskulo kompreni la baraktadon, kiun spertas ne-denaskulo: inter la kunvenintoj estis tajvananino, kiu instruas la anglan ĉi tie en Pekino, kaj ŝi diris al mi, ke ŝia parol-kapablo de la japana multe malprogresis, ĉar ŝi ne havas japanajn geamikojn en tiu ĉi urbo. Mi estis mirigita pri ŝia aserto, ĉar denaskaj parolantoj kutime uzas sian lingvon senĝene kaj ne povas senti baraktadon de ne-denaskulo.

 

    Ĉiu-kaze post kelk-semajna baraktado kontraŭ la ĉina lingvo, mi decidis frekventi ĉinlingvan lernejon. Aŭdante tion unu el miaj japanaj geamikoj ne-esperantistaj komentis, ĉu mi ne devas uzi ekskluzive Esperanton por sekvi la idealon de la lingvo. Mi timas, ke li havas tro rigidan ideon pri Esperanto (Pardonu min, Eŭgeno Lanti!). Por vere koni la popolon kaj kulturon de iu lando nepre necesas lerni la lokan lingvon, eĉ se Esperanto povas multe helpi kaj, kiel en mia kazo, tiu lingvo estas la ĉefa kaŭzo por loĝi en tiu lando. Kaj espereble ĉi-foje, vivante inter ĉinoj mi estu sufiĉe motivigita por bone lerni ĝin, kvankam estas absolute maleble realigi aserton de iuj miaj kolegoj, kiuj por komplimento diras, ke "post unu jaro vi fariĝos ĉino". Nu, mi dekomence aspektas kiel ĉino, oni jam plurajn fojojn demandis al mi vojon ĉi tie...

 

 

 
Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng