Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
La radio-gimnastiko en ... interkultura komparo
2012-09-12

 
Vidu la honteman aŭ triumfan rideton de Liu Zijia... 

 


"Ni rigardu al la ĉielo!"

 

    Mi estis multe surprizita, kiam mi aŭdis, ke tiuj, kiuj deziras praktiki gimnastikon, faras tion en la korto de nia laborejo laŭ tiu-rilata radio-programero. En Japanio tia ekzercado, kiu ja ekzistas, asociiĝas kun bazlernejaj infanoj, kiuj kolektiĝas en lernejo frumatene dum la somera libertempo, aŭ laboristoj en fabrikoj, kiuj tion praktikas por vigligi la korpon kaj tiel eviti eventualajn akcidentojn dumlaborajn. Mi mem faris tian gimnastikon nur en elementa lernejo kaj de tiam neniam plu dum la pasintaj pli ol 30 jaroj. La sceno de geoficistoj gimnastikantaj estas io, kion mi neniam imagis dum mia 21-jara profesia vivo en Japanio. Se mi estus daŭre en Japanio, mi estus fajfinta pri mia partopreno en tia aktiveco. Sed mi nun vivas eksterlande kaj ŝajne valoras sperti ĉion, kio venas al mi. Do, meze de junio mi decidis partopreni en la gimnastiko. Kiel mi jam rakontis en mia artikolo pri katoj, du el miaj koleginoj, Wang Lihua kaj Liu Zijia jam longe gimnastikadis.

 

    Kiam mi por la unua fojo ĉeestis la gimnastikon, mi estis denove surprizita tie trovi multajn virinojn kaj vere nur manplenon da viroj. La fakto iom mirigis min, ĉar kiel jam dirite tiu-speca gimnastiko en mia menso forte ligiĝas al infanoj kaj laboristoj, kaj ne al oficistinoj, kies ŝikaj jupoj flirtus tente kaj invite al viroj, kiuj estus kvazaŭ abeloj logataj al miel-havaj floroj. Atentu, abeloj, ke la floroj, kiuj allogas vin, ne estu... karnovoraj! Necesas tamen aldoni, ke efektive multaj koleginoj ne portas jupon sed pantalonon. Iam mi aŭdis koleginojn klaĉi: "Ĉinaj viroj estas tro hontemaj partopreni en la gimnastiko!" Mi ne scias, ĉu tio estas pro timo esti minoritato en la grego de akralangaj amazonoj, kiuj siavice partoprenas en la korp-ekzercado por pli da sano aŭ por pli da belo.

 

    Neniu eksterlandano, cetere, gimnastikas, kvankam kelkdeko da ili laboras ĉi tie en la Ĉina Internacia Eldona Grupo. Aĥ, tamen mi ne devas forgesi gravan escepton: Du japanoj, kiuj laboras por la japanlingva monata gazeto Renmin Zhongguo (japane: Jinmin Chūgoku). Ili ne nur diligente partoprenas en "nia afero" sed unu el ili plej ofte eĉ alportas nemankigeblan radio-aparaton, kiu diktu al ni la movojn per instrukcio kaj muziko je la 10a antaŭtagmeze kaj je la 3a posttagmeze. Tio estas iel komprenebla, ĉar kiel dirite japanoj havas sperton pri tia gimnastiko almenaŭ en sia infanaĝo. Miaj koleginoj diris al mi, ke iom antaŭ mia alveno estis iu franca junulino, kiu de tempo al tempo aliĝis al la anaro sed nun ne plu montras sin. Pri la manko de aliaj eksterlandanoj mi hipotezis, ke nia gimnastikado sentigas iom tro da "azia kolektivismo" kaj fortimigas eksterlandajn dungitojn el pli "individuismaj" regionoj de la mondo – precipe okcidentajn.

 

 
La nemankigebla japana kolego, Inoue Toshihiko, preparas radio-aparaton.

 

    Komence estis iom malfacile por mi sekvi aliajn gimnastiki, ĉar malgraŭ neignorebla ĝenerala simileco la unuopaj korpomovoj postulataj en la ĉina gimnastiko diferencas de tiuj en la japana versio. Liu Zijia kun iom da sarkasmo esprimis sian dubon: "Ĉu vi iam ellernos ĉiujn movojn?" Alian fojon ŝi atentigis min, ke kiam mi devus etendi la brakojn rektaj, ili fakte estis fleksitaj kvazaŭ tiuj de kato kuŝanta surtere. Mi povis nur ŝerci, ke eble tiumomente min posedis fantoma spirito de kato. Sed nun jam pasis du monatoj, kaj mi fieras deklari, ke mi preskaŭ ellernis la ĉinan version. Ankaŭ diferencas akompana muzikaĵo en la du versioj. Dum la japana radio-gimnastiko okazas nur en akompano de piano, la ĉinan akompanas diversaj muzikiloj ludataj de milita muzik-bando, kaj foje, precipe kiam sonas trumpeto, mi sentas kvazaŭ mi estus heroo en iama revolucia Pekina Opero amase prezentita dum la Kultura Revolucio.

 

    Por verki ĉi tiun artikolon mi iom esploris pri la origino de la radio-gimnastiko kaj eksciis ion interesan. En la 1920aj jaroj, kiam radio-elsendoj ĵus komenciĝis, oni disaŭdigis gimnastikan programeron en iuj urboj de Usono aŭ Germanio. Do, la afero fakte naskiĝis en pli-mapli "individuismaj" mondpartoj. Sed estis Japanio, kiu alproprigis la ideon enkondukante ĝin por tutlandaj elsendoj en 1928. La radio-gimnastiko rapide populariĝis kaj ĝis nun estas vaste praktikata nur kun interrompo dum la jaroj 1947-1951, kiam la aliancaj landoj okupintaj Japanion malpermesis la praktikadon pro suspektataj militarismaj elementoj en ĝi. En 1951 Ĉinio komencis disaŭdigi similan programeron kaj la afero rapide disvastiĝis en la lando. Aŭ fakte en Ĉinio estas eĉ pli da entuziasmo, ĉar oni ĝis nun produktis naŭ apartajn gimnastikojn, dum en Japanio oni produktis tri kaj aktuale uzas nur du (ankaŭ en Ĉinio, tamen, plej ofte oni praktikas nur du gimnastikojn sinsekve – ŝajne ordinaraj homoj ne povas memori kaj praktiki tiom diversajn specojn, malgraŭ neelĉerpebla kreemo de ĉinaj gimnastik-inventantoj).

 

   Oni do povas diri, ke la radio-gimnastiko naskiĝis en "individuismaj" landoj okcidentaj sed en tiuj landoj nun estas praktikata nur sporade, se entute. Efektive tiu ĉi speco de gimnastiko trovis fekundan grundon en "kolektivisma" orienta Azio. Sed ni devas konsciiĝi, ke la ideo mem, ke unu tuta nacio ideale estu homogena (tiel ke ekzemple ĉiuj disciplinu sin kaj kapablu tutlande sam-stile gimnastiki), estas produkto de moderna naciismo naskiĝinta unue en okcidenta Eŭropo. Sekve la populariĝo de tiu-speca gimnastiko en Japanio kaj Ĉinio, al kiuj aldoniĝis ankaŭ la Korea Respubliko en la 1970aj jaroj, ne estus ebla sen la long-daŭra lernado el okcidento. Antaŭ la lanĉo de tia lernado oni eĉ ne povus pensi pri la homogena nacio en tiuj landoj orient-aziaj. Tiu-rilate estas interese legi raporton de japana baratologo, kiu antaŭ dek jaroj observis en Barato, ke hinduismaj ŝovinistoj nur tiam provis eklernigi al siaj anoj unuecajn marŝadon kaj gimnastikon, kiuj estis absolute fremdaj al partoprenantaj baratanoj; rezulte iun tagon, post rutina ekzercado oni laŭdis la kune gimnastikintan baratologon pri la plej modela korp-disciplinado.

 

 
Wang Lihua (dua de dekstre) gimnastikante babilas, dum la aŭtoro (tria de dekstre) pretigas sin por alia movo.

 


Ĉiuj laŭ sia propra maniero, kun subtilaj diferencoj inter si. 

 

    Estas laŭ teorio de interkulturaj studoj, evoluigita ĉefe en Usono, ke Ĉinio kaj Japanio estas ofte kune klasifikataj kiel "kolektivismaj". Sed la ĵusa konstato povas problemigi la stereotipan karakteron de la kultura disdueco: "individuismo" kaj "kolektivismo". Mi mem konsciiĝis pri tiu ĉi problemo, kiam mi rimarkis, ke la movoj de niaj ĉinaj gimnastinoj ne estas tiom unuecaj kiom mi atendis. Kiel novico mi serĉis inter ĉeestantinoj ĉirkaŭ mi – ne flirtadon de jupo, geamikoj! – mian modelon por sekvi kaj trovis, ke ili gimnastikas ĉiuj laŭ sia propra maniero, kun subtilaj diferencoj inter si. Tiam enflugis mian kapon la penso, ke eble ĉinoj fakte estas pli "individuismaj" ol supozite.

 

    Ve, tamen mi daŭre restas en kaĉo se mi uzas la samajn teoriajn ilojn kiel "individuismo" kaj "kolektivismo", ĉar per ili oni facile povas elfosi kontraŭajn ekzemplojn, kio eble pruvas nur ilian fatalan maltaŭgecon. De tempo al tempo mi rimarkis, ekzemple, ke antaŭ restoracioj ĉi tie en Pekino servistoj kune gimnastikas kun preskaŭ "armea" disciplino antaŭ la eklaboro. Ne necesis longa gvatado por konstati, ke la afero verŝajne celas "levi la spiriton" de laborantoj, kiuj "kolektivisme" sentu grupan kohereon de la kolegaro por pli efike kunlabori inter si. Aŭ unu el miaj du kolegoj japanaj informis min, ke en iu granda kompanio proksime al nia korto oni ankaŭ gimnastikas laŭ la radio-disaŭdigo sed en granda unueco kaj disciplino, kontraste al la loza kaj liberala stilo praktikata en nia korto. Kiel ajn, mi ne estus devinta ĝeneraligi la okazaĵojn de nia korto al la tuta landego kaj eĉ tion enkadrigi en la iom suspektinda skemo de interkulturaj studoj. Pardonon, Ĉinio, mi tro subtaksis viajn larĝecon kaj diversecon! Kaj pardonon, miaj legantoj, ĉar mi ĉi-artikole kulpis pri mensogeto: Foje mia rigardo ja vagis sekvante iun jup-flirtadon... 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng