Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Kuko luna por festo luna – origino revolucia? (I)
2012-11-27

    La Aŭtun-Meza Festo

 

    Mi devas rapide elverki ĉi tiun artikolon, ĉar en Pekino mallonga aŭtuno estas nun jam finiĝanta kaj la artikolo ja temas pri kuko por la Aŭtun-Meza Festo! Ne malmultaj tradiciaj festoj estas komunaj al la popoloj en Orienta Azio kaj unu el ili certe estas la Aŭtun-Meza Festo, kies celo laŭorigine estas admiri la plenan lunon de la 15a tago de la 8a monato laŭ la luna kalendaro. Transkalkulite al la suna kalendaro la dato de la festo devas ŝanĝiĝi ĉiujare kaj ĉi-jare oni ĝin festis la 30an de septembro. En tiu ĉi jaro, parenteze, pro diversaj koincidoj oni povis ĝui eĉ ok tagojn da ferioj okaze de la Aŭtun-Meza Festo kaj la Nacia Tago–la 1an de oktobro.

 


Kun fragmitoj – tipa imago pri la luno en Japanio 
 
 
Tipa imago pri la luno en Ĉinio –luno, ponto, akvo

 

    Festoj aŭtunaj en multaj kulturoj estas festataj por danki la rikolton al la Naturo, al la Ĉielo, al la Dio aŭ dioj. En orienta Azio la plena luno "spegulas" tiun dankemon aŭ ĝia rondeco implicas la harmonion de la familio. En Japanio, kie la lunfesto estas okazo por festi ĉefe la rikolton, oni ofertas al la luno rond-formajn kned-bulojn el rizfaruno kaj faskon de fragmitoj – la lasta estas anstataŭaĵo de rizspikoj, kiuj pro pezo de rizgrajnoj klinas sin tiel supozigante ĝuste la riĉan rikolton. Pro la ronde famili-harmoniiga karaktero de la luno oni reiras al sia hejmloko por viziti la tombon de siaj prapatroj en Koreio, kaj por vidi siajn gepatrojn kaj aliajn familianojn en Ĉinio. En Ĉinio, krome, oni tiam manĝas lunkukojn – Yuèbǐng en la ĉina – rigardante la lunon; la formo de la kuko sen ajna dubo imitas tiun de la ronda luno sur la ĉielo.

 


Lunkuko de la fama pekina marko Daoxiangcun en kovrilo 
 

Lunkuko sen kovrilo – bonan apetiton! 

 

    Romantika imago pri la luno en orienta Azio

 

    Interese, ke la plena luno havas negativan imagon en okcidentaj landoj: oni ofte kredas, ke ĝi povas frenezigi homojn kaj eĉ ŝanĝi iujn en lupojn. Pri tio atestas ekzemple filmoj pri luphomoj aŭ eĉ la fama roman-serio de Harry Potter. En orienta Azio, kontraste, la sama fenomeno estas rigardata multe pli romantike. En Japanio estas konata rakonto Taketorimonogatari, laŭ kiu belulino, trovita kiel bebo ene de bambua internodaĵo, rifuzas edziĝ-peton de altranguloj kaj forflugas al la luno.

 

    Ĝuste lige al la Aŭtun-Meza Festo estas simila legendo en Ĉinio. Iam estis genia arkopafisto, kiu nomiĝis Houyi. Li faligis per siaj sagoj naŭ el la dek sunojn, kiuj samtempe brilis sur la ĉielo kaj suferigis la popolon pro varmego. La heroo foje ricevis de taŭisma diino senmortigan kuracilon, kaj konfidis ĝin al sia bela edzino nomata Chang'e. En iu okazo Chang'e englutis la eliksiron, transformis sin en feinon kaj forflugis al la luno. Estas diversaj interpretoj kial la edzino faris tion. Tian rakonton volonte analizus psikologoj, kiuj sekvas la teoriojn de C.G. Jung (aŭ ĉu ili jam tion faris?). Laŭ unu interpreto ŝi volis eviti, ke Pengmeng, malbon-intenca disĉiplo de la edzo, forrabu la medikamenton de ŝi dum lia foresto. Se sekvi tiun version, Houyi fine en desaponto alrigardis la lunon kaj trovis tie la figuron de sia edzino; li do ordonis al servistoj meti tablon en korto kaj surtabligis fruktojn por oferi al la amata. Jen la komenco de la Aŭtun-Meza Festo. Lusin, granda ĉina verkisto de la moderna tempo kaj subtenanto de Esperanto donis sian, multe pli sobran interpreton al tiu ĉi historio, kiu estas legebla en la esperantlingva Noveloj de Lusin (Fremdlingva Eldonejo Pekino, 1974, pp. 360-374). 

 

 


Chang'e 
 
 
Chang'e kaj Houyi en movbildaj imagoj

 

    Kiel disvastiĝis la lunkukoj en Japanio?

 

    Nu, tamen prefere regalon ol florpetalon, diras japana proverbo. En nia kazo tio signifas: kukon ol lunon! En nuntempa Japanio oni ja manĝas lunkukojn. Sed je la miro de ĉinoj japanoj manĝas ilin tra la tuta jaro, kaj ne specife okaze de la Aŭtun-Meza Festo. Fakte en Japanio la lunkukoj estis enkondukitaj antaŭ ĉ. 90 jaroj. Estas fama japana firmao pri manĝaĵoj, Nakamura-ya, kiu ilin ekvendis kaj disvastigis en Japanio. En 1925 la fondinto de la firmao, Sôma Aizô, vojaĝis al Ĉinio kun sia edzino Kokkô kaj trovis, ke tiu ĉi ĉina dolĉaĵo estus bonvena inter japanaj konsumantoj. Ili speciale dungis ĉinojn por lerni la produkt-manieron de la kukoj kaj du jarojn poste komencis vendi ilin. Komence konforme al la ĉina kutimo la lunkukoj estis vendataj nur en septembro sed pli poste ili fariĝis tiom popularaj, ke oni decidis vendi ilin tra la tuta jaro. 

 


Sôma Aizô kaj Kokkô 
 

Nakamura-ya en 1927, kiam oni ekvendis lunkukojn en Japanio 

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng