Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Kuko luna por festo luna – origino revolucia? (II)
2012-11-28

    Memoroj de ekzilo kaj ribelo

 


Vasilij Eroŝenko 
 

Rashbihari Boshu 

 

    La geedza paro Sôma ne estis simplaj vendistoj de manĝaĵoj. Ili mem estis kleruloj kaj patronis multajn artistojn kaj verkistojn. En 1916 ili loĝigis ĉe sia ateliero Vasilij Eroŝenko-n, ukrainan esperantiston kaj poeton, kiu estis sufiĉe populara inter japanaj intelektuloj –ne nur esperantistoj–en la lasta duono de la 1910aj jaroj. Li konigis al la geedzoj kiel prepari ukrainan barĉon. Kiam la blinda vagabondo estis forpelita el Japanio en 1921, li iris al Ĉinio, kie li konatiĝis i.a. kun Lusin. En la jam menciita Noveloj de Lusin vi povas legi mallongan pecon "La komedio de la anasoj" (pp. 160-163), kies protagonisto estas Eronŝenko. 

 

    Eroŝenko, kiu difinis sin socialisto, tamen laŭ mia memoro ne aparte pledis por ia perforta ribelo. Sed ges-roj Sôma en 1915 ŝirmis eĉ pli radikalan ulon, kiun volis kapti la japana polico por komplezi al la britoj, ĉar li volis per armitaj leviĝoj sendependigi Hindlandon el Britio. La revoluciulo sin nomis Rashbihari Boshu kaj estis laŭ la etna deveno bengalo. Nuntempe unu grava strato en Kolkato portas lian nomon. Boshu longe loĝis en Japanio, eĉ edziĝis al filino de la paro Sôma kaj instruis al la bogepatroj kiel kuiri aŭtentikan kareon. Interese, ke Sôma komencis – samtempe en la jaro 1927 – servigi hindan kareon kaj ukrainan barĉon en sia restoracio, kaj vendi lunkukojn en sia vendejo. Li tiel kontribuis multe al la evoluigo de fremdlanda gastronomio en Japanio.

 

    Estas diversaj legendoj pri la origino de la lunkukoj. La mastro de Nakamura-ya, poste rememorigis al si en sia verko, ke en Ĉinio li aŭdis, ke oni uzis ilin por kaŝe dissendi cirkuleron por forpeli lamaojn, kiuj havis grandan potencon dum Ming-dinastio. Laŭ alia versio oni kaŝis en ili similan sciigon pri leviĝo de hanoj kontraŭ la mongola Yuan-dinastio. Do en dolĉaj lunkukoj sin kaŝas ne ĉiam dolĉaj rememoroj kolektivaj. Sed tiuj onidiroj per surpriza kaj mirinda "sinkroneco" (Jung-iana vorto!) akordiĝas kun la agadoj de nia patrono, kiu etendis sian manon al la ekzilitaj romantikulo kaj revoluciulo.

 

    Ĉu pasis jam la validodato?

 


Lunkukoj kun ŝinko-farĉo 
 

Ŝinko(lun)kuko dupecigita 

 

    Nun ni denove reiru al nia kuko, kiu kvazaŭ ricevinte kvar piedojn erarvagas en diversaj anguloj de mitologio kaj historio. Mia kolegino Chen Ji diris al mi, ke "la lunkukoj estas iom tro dolĉaj" por ŝi. Farĉoj en la lunkukoj ja povas esti plej divers-specaj: ekzemple, ovoflavo de anaso, fabo, batato kaj ananaso (ne anaso mem!). La baza gusto tamen preskaŭ ĉiam estas dolĉa kaj samtempe iom oleece peza. Sed nuntempe oni proponas pli nekutimajn specojn de lunkukoj: en Hongkongo, ekzemple, oni vendas eĉ lunkukojn kun glaciaĵoj de la usona marko Häagen-Dazs ene. Mia alia kolegino Liu Zijia diris, ke ŝi aĉetos specialajn lunkukojn rete, kaj al tiu aĉetado ankaŭ mi aliĝis. Temis pri lunkukoj el Yunnan-provinco, kies farĉo estas ŝinko. Mi aĉetis du tiajn kaj ilin manĝis kontente pro ilia sala gusto. 

 

 
Skatolo de lunkukoj donacita de El Popola Ĉinio
 

Lunkuko de la ŝanhaja marko Xiaonanguo 
 

Elegantaj kestetoj de Xiaonanguo-lunkukoj 

 

     Iom antaŭ la Aŭtun-Meza Festo la redakcio de El Popola Ĉinio donacis al ĉiuj siaj laborantoj skatolon da lunkukoj de diversaj specoj. Mi ricevis ankoraŭ alian skatolon kiel donacon de restoracia direktorino, kiam ni bankedis en ŝia manĝejo. Unu tagon antaŭ la festo Chen Ji afable donacis al mi ŝikan skatoleton de lunkukoj el Hongkongo. Estas interese ekscii, ke ĉinoj tiom amase donac-reciprokas lunkukojn unu al la alia, ke ili foje tro satiĝas de ili jam antaŭ la alveno de la festo mem. En la tago de la festo mi efektive vidis monton da lunkukoj kun rabatita prezo, ĉar ilia tempo estas ja pasanta. Kaj eĉ post la ferioj kelkaj kolegoj donacis al mi lunkukojn kun la ŝanhaja kaj eĉ tajvana markoj, kies validodatoj – kompreneble – ankoraŭ tute ne pasis. Espereble do ankoraŭ ne pasas la validodato de tiu ĉi artikolo!

 

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng