Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Katino iras, katino venas, kaj foje ankaŭ revenas (I)
2012-11-29

de USUI Hiroyuki

 

    Jen tiu kato, jen la alia

 

 
Kun Nibla en aŭgusto
 
 
Kiu el ni du estas pli kontenta?
 

Nibla sin kaŝas for de la suna varmego. 

 

    Vi jam scias, ke mi provizore nomis tiun nigra-blankan katinon, kiu venis al ni dum nia gimnastiko Mīmī. Mi tamen nun sentas min devigata ŝin renomi "Nigrablanka" kaj pli mallonge "Nibla", ĉar evidentiĝis, ke Mīmī estas tro ĝenerala nomo por katoj en Ĉinio: ĉinoj vokas ĉiun renkontitan beston de tiu ĉi specio per tiu nomo. Meze de aŭgusto dum pli ol semajno la nun renomita Nibla ne montris sin. Ni eĉ timis, ke eble iu homo forkaptis ŝin. Sed iom poste denove nia kvarpieda amikino montris sin dum unu semajno aŭ simile kaj refoje malaperis. Ni jam povis esti iom pli trankvilaj, pensante, ke la katino eble memvole forvagis ien, kie ŝi povis vivi pli bone. Ĉiukaze ŝi ne estas nia hejma kato kaj havas plenan liberecon translokiĝi laŭ sia plaĉo. Kaj tamen ankaŭ pli poste Nibla sporade aperis en nia korto kaj donis ĝojon al kat-amantaj gimnastikantoj.

 


Povrina manĝas... 
 

...kaj denove manĝas. 

 

    Intertempe, dum la unuaj tagoj de septembro alvenis alia katino, kiu aspektis –en granda kontrasto al Nibla – kompatinda kaj mizera. Ŝi montris sin en tute alia, okcidenta parto de nia korto: apud malgranda pordo ĉe la ŝtuparo, per kiu i.a. ni, laborantoj de El Popola Ĉinio, kutime iras al la korto. Bedaŭrinde ŝi ne naskiĝis bela: ŝia korpa hararo estas stranga miksaĵo de bruno kaj nigro. Kiam mi montris ŝiajn fotojn al gekolegoj, iuj diris, ke ŝi aspektas eĉ timiga. Sed la katino mem neniel zorgis pri tia opinio de la dupieduloj kaj miaŭante proksimiĝis al ili, kiam ŝi rimarkis ilin proksime. Ŝi evidente ne timis homojn. Mi emis ekscii, kie la kompatinda besto antaŭe vivis, sed bedaŭrinde ŝia specio ne scipovas rakonti historiojn per la homa lingvo. Kiam ŝi komencis montri sin ĉe ni, ŝi estis tre malgrasa, kvankam ŝi estis plenkreskinta. Oni povis vidi, ke ŝi estas malsana – ŝiaj okulkavoj plenis de okulmuko.

 

    Povra katino – Povrina

 


Tagmanĝo kun fiŝkapoj–ne nur por mi mem
 

Lekanta kontente sian buŝon 

 

     La katino ekloĝis apud "nia" pordo, pasigante tempon tie preskaŭ la tutan tagon. Malgraŭ laŭ iuj timiga aspekto, kelkaj homoj inkluzive min, komencis doni al la katino manĝaĵojn – ekzemple iom da fiŝ- aŭ viandopecoj, kiujn ni intence ne formanĝis dum la tagmanĝo kaj sekrete portis el la oficeja manĝejo. Foje oni tie servis imponajn (aŭ groteskajn, vi dirus) fiŝ-kapojn. Mi liveris unu al la katino, kiu je mia miro facile formanĝis ĉion kaj postlasis nur kelkajn ostetojn. Ŝi iom post iom fariĝis pli dika. Dume por mi fariĝis rutino doni al la katino manĝi kaj tiu ĉi unuavide malbela kaj kompatinda besto ekŝajnis al mi pli kaj pli aminda. En mia japanlingva blogo mi nomis ŝin Awarechan – nu, mi traduku ĝin kiel "Povrina" (ĉar povra ina kato). Foje mi povis kapti ĝustan momenton por foti Povrinan, kiu tiam lekis sian buŝon per la lango fermante la okulojn. Mi serioze opiniis, ke tio estas nenio alia ol iu mirinda donaco ĉiela sendita al mi pro mia bonfaro prizorgi la ŝin, sed kiam mi kun ĝojo montris la foton al iu kolegino, ŝi ŝrumpigis mian ĝojon, dirante: "ha, mi neniam alirus tiel timindan katinon". Kiom da kapoj, tiom da opinioj, eble ankaŭ tiom da katoj!

    Dank' al Povrina mi eĉ akiris kelkajn novajn ka(t)maradojn, kiuj aŭ siavice donis manĝaĵojn al ŝi aŭ pro ŝi trovis komunan babil-temon kun mi. Ekzemple, mi foje rimarkis, ke antaŭ la pordo, kie la katino kutimiĝis vivi, staras kelkaj homoj. Ĉu por peti aŭdiencon de Ŝia Povrina Moŝto? Fakte ne, ili estis tie por sunumi post la tagmanĝo. Estis meze de oktobro, kiam ankaŭ en Pekino la sezono fariĝis, bedaŭrinde por tre mallonga tempo, agrabla. En tiu periodo de la jaro, en bela vetero oni valorigas la sunlumon tiom, ke oni utiligas eĉ dek aŭ dudek minutojn de la tagmeza paŭzo por ricevi la sunradion sur la korpo. Tia kutimo de la infana raso, iom fremda por mi, koincidas al tiu de la kata raso, kiu ankaŭ eluzas ĉiujn okazojn por sunumado. Unu el la sunumantoj, junulo el la Fremdlingva Eldonejo, alparolis min, kiam mi venis doni al Povrina tagmanĝon. Fakte ŝi konatigis nin du; de tiam ni komencis saluti unu la alian per rideto, kiam ni hazarde renkontiĝis en koridoro aŭ aliaj lokoj.

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng