Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Sian "Longan Marŝon" komencis verdaj Don Kiĥotoj
2013-04-18

de USUI Hiroyuki

 


(De maldekstre) FUJII Mina, la aŭtoro kaj AOKI Yû 
 

En kantino de la Pekina Universitato
 

 

    En marto ĉi-jare mi komencis instrui Esperanton al du japanaj gestudentoj, kiuj studas en la Pekina Universitato. Unue mi rakontu kiel ĝi okazis – fakte tute hazarde. En januaro mi havis okazon prelegi pri Esperanto antaŭ japanoj, kiuj studas en Pekino (pri tio aperis artikolo en nia retejo:http://www.espero.com.cn/se/txt/2013-01/29/content_515338.htm). Post la prelego aliris min studentino magistriĝanta pri la ĉina lingvistiko. Ŝi diris, ke post la magistriĝo ŝi volas fari semantikan komparon inter la ĉina (aŭ la japana) kaj Esperanto, se mi bone komprenis ŝian intencon. 

 

    Post interŝanĝo de kelkaj retmesaĝoj ŝi raportis al mi, ke estas malfacile por ŝi trovi taŭgan lernolibron de Esperanto en Pekino:malfacilas havigi al si japanlingvajn el Japanio, kaj eĉ en grandaj librejoj pekinaj ŝi ne trovis ĉinlingvajn. Do mi proponis al ŝi, ke ni havu privatan insturadon. Al tiu instruado mi invitis ankaŭ alian studenton japanan, kiun mi renkontis lastjare en la Esperanto-kurso de Prof. Li Weilun en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato. Siatempe inter-universitata programo ebligis al li transkalkuli la poentojn akiritajn en tiu kurso al tiuj de la Pekina Universitato, kies studento li estas.

 

    "Ĉu li instruu pekine?"

 

    Estis neatendite, ke tiamaniere komenciĝis mia "instruista" kariero en Pekino. Fakte jam en la dua duono de la lasta jaro, de tempo al tempo ŝvebis paroloj pri Esperanto-kurso kun mi kiel instruanto. Sed konfesinde, ke jam preskaŭ dudek jarojn mi ne okupiĝis pri la enkondukaj kursoj. Delonge mi sentis, ke mi estas maltaŭga por tiu rolo, ĉar mi ne povas kompreni stumblojn de komencantoj, ellerninte la lingvon aŭtodidakte (Kaj eble pro tiu ĉi manko de "formala" Esperanto-edukado, cetere, eĉ nun mi foje faras surprizajn erarojn...).

 


Instruiloj, kiujn mi portis ĉi-februare el Japanio: fakte ne tre novaj...
 
 

Dum monata kunveno de la Pekina Esperanto-Asocio
 

 

    En julio pasintjare mi jam skribis pri mia donkiĥota aventuro kun "pragmatismaj" gejunuloj, kiuj ĉeestis en la kurso de Prof. Li Weilun (http://www.espero.com.cn/se/txt/2012-07/11/content_467011.htm). La aventuron mi tamen ne plu sekvis, unue ĉar la profesoro iom malsaniĝis kaj ne okazigis la klason en la aŭtuna semestro, kaj due ĉar mi komencis pensi, ke homoj iom pli aĝaj ol studentoj estas pli preferinda celgrupo: la interesiĝo de la duaj riskas esti efemera sed tiu de la unuaj povas daŭri pli longe. Samon mi fakte spertis jam en Japanio. 

 

    Tamen lastatempe la klopodo disvastigi Esperanton inter la homoj de tiu kategorio estas neglektita en Pekino, evidente. Privata instruado ŝajne okazas sporade, sed nenia enkonduka kurso oficiala ekster la du universitatoj (la Pekina Lingva kaj Kultura, kaj la Pekina Pedagogia) . Mi devis vidi propraokule, ke pro la manko de tia kurso en regulaj kunvenoj de la pekina asocio ĉirkaŭvagas "fantomaj" komencantoj, kiuj vane serĉas okazon por lerni Esperanton. Se oni ne donus al ili konvenan okazon, post iom da tempo ili "irus en alian mondon"– entute forlasus Esperanton.

 

    Serĉu, kaj vi torvos...alilokanon, ĉu?

 

    Kion mi, senhelpa fremdlandano, povus fari fronte al tia situacio? Tamen: serĉu, kaj vi trovos...alilokanon. "Alilokano" estas esprimo kun la signifo "homoj, kiuj venis el aliaj lokoj de la lando", do en Pekino temas pri ne-pekinanoj aldrivintaj al la ĉefurbo. Efektive en la lasta novembro mi informiĝis, ke en tiu-monata kunveno de la pekina asocio Long Zhang, unu el multaj alilokanoj ĉi tie, kun kiu mi jam konatiĝis en majo, parolos pri la agadoj de la Sichuan-a Esperanto-Asocio. Mi ja pli frue aŭdis, ke li sukcese revigligis la movadon en sia hejmloko en la fino de la lasta jardeko.

 

 
Long Zhang (kun helverda ĉemizo)

 

    Evidentiĝis, ke Long Zhang kaj mi havas iom similajn ideojn por plivigligo de la esperanta vivo en Pekino. Ni do promesis unu al la alia por kunlabori, i.a. por okazigi enkondukan kurson. Sed nin, alilokanojn–ĉar evidente ankaŭ fremdlandanoj kiel mi estas speco de alilokanoj– atendis sorto ne tre facila. Ni malmulte konas la lokajn kondiĉojn en Pekino kaj ekzemple malfacile trovas taŭgan kunvenejon por nia kurso. Intertempe Long Zhang fariĝis ege okupita pro siaj profesiaj laboroj (demisiis du kolegoj en lia sekcio, kie antaŭe oni laboris triope) kaj similaj aferoj. Fakte mi iom tro senpacienciĝis kaj pro tio volonte kaptis la okazon por ekinstrui Esperanton al la du japanoj.

 

    Sed ni, verdaj Don Kiĥotoj, cetere alilokanaj, estas firmdecidaj por persisti en nia "Longa Marŝo", des pli se ankaŭ indiĝenaj gesamideanoj en Pekino ŝajne ne malbonvenigas nian intervenon. Espereble niaj laboroj ne plu estos simpla batado en la vento. Elbaki nombron da junaj esperantistoj pekinaj estu unu el la ĉefaj projektoj por mia dua jaro en Ĉinio. Kaj unu el miaj revoj por la sama periodo estu ĝuste tio, ke tiel elbakitaj gesamideanoj partoprenu en la 32-a Komura Esperanto-Seminario inter Orient-aziaj Junularoj, kiu okazos ĉi-jarfine en Ĉinio, por amikiĝi kun gejunuloj alilokaj kaj alilandaj.

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng