Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Mia kapo fariĝis eta plurlingva "respubliko"
2013-06-17

de USUI Hiroyuki

 

    En Japanio dum mia knabeco – en la 1970aj kaj fruaj 1980aj jaroj – cirkulis diversaj mitoj pri denaskaj plurlingvuloj, kiuj laŭ tiu preskaŭ superstiĉa opinio kvazaŭ estus iom nenormalaj. Pri tio kulpis, verŝajne, ne nur (mis)kredo de multaj siatempaj japanoj, ke ili konsistigas nacion mirinde homogenan lingve kaj etne, sed ankaŭ ĝenerala ideo tutmonde populara dum la moderna epoko, ke en unu lando ideale superregu unu nacia lingvo.

 

    Pli kaj pli multaj homoj kun iom da socilingva klereco, almenaŭ teorie, komencas forlasi tian unulingvemon. Sed oni malfacile sukcesas komplete forviŝi spurojn de tiu ĉi mito. Mi mem devas konfesi, ke mi foje ne povis ne miri ekzemple pri iuj scenoj en filmoj el Barato, fama pro sia multlingveco, en kiuj du interparolantoj, ambaŭ kompetentaj kaj en la angla kaj en la hindia ekzemple, dum konversacio laŭ temoj libere fluktuas de tiu lingvo al la alia.

 


Luksa Huj-nacieca restoracio proksime de EPĈ
 

 

    Ne necesus diri, ke ankaŭ Ĉinio estas multnacia kaj multlingva lando. Oficiale en la lando vivas 56 naciecoj aŭ, se vi preferas, etnaj grupoj. La multnaciecon oni povas facile senti ankaŭ en Pekino – plej okulfrape per la ĉeesto de multenombraj restoracioj de Huj-nacieco, islamanoj indiĝenaj al Ĉinio (Tiun fakton mi jam menciis en alia artikolo, sed mi denove mencias tion: tiom mi estas impresita!). Sed en la ĉefurbo ne estas tiom facile percepti la multlingvecon, ĉar plej ofte aŭdiĝas Putonghua, la norma ĉina.

 

    Mia plurlingva vivo en Pekino

 

    En tia situacio, tamen, certe mi estas escepto. Mi ĉiutage vole nevole praktikas mult- aŭ almenaŭ plurlingvismon en mia vivo: mi estas devigata uzi la japanan, Esperanton kaj la ĉinan, kaj eventuale ankaŭ la anglan. 

 

    Ĉar mi estas denaska parolanto de la japana, plej ofte mi faras notojn en tiu lingvo kaj, kiam mi estas sola, parolas al mi mem per ĝi. Espereble legantoj ne opiniu, ke paroladoj al si mem ne estas unu el la faktoroj, kiuj suspektigu pri freneziĝo. Kaj en la nuna reta epoko, estante en Pekino mi povas viziti sennombrajn retejojn en mia gepatra lingvo. Se mankus al mi tiu ebleco, eble mi estus pli rapide forgesinta la japanan, kaj komencus paroli al mi mem en alia lingvo.

 

    Sekvas la japanan Esperanto, kies rolo en mia vivo fariĝis multe pli grava ol antaŭe. Mi estis esperantisto dum la lastaj 32 jaroj. Eble vi dirus, ke esperantistoj ĉie en la mondo estas almenaŭ dulingvaj. Sed en plimulto de kazoj la uzado de Esperanto ne estas ĉiutaga, eble plej ofte la lingvo estas uzata nur kelkajn fojojn en unu jaro. Dum tre longa tempo mi mem apartenis al la grupo de tiaj ordinaraj esperantistoj, kiuj ne uzas Esperanton aktive ĉiutage. Sed en la lasta jaro mia vivo draste ŝanĝiĝis: mi fariĝis profesia esperantisto, kaj en ĉiu labora tago mi parolas kaj skribas Esperanton, kaj ofte ankaŭ en semajnfinoj.

 


La aŭtoro interparolas kun kolegino en la ĉina.
 

 

    Al tiu dulingvisma "reĝimo", en si mem ne tiom rara, aldoniĝas la tria lingvo: la ĉina, ĉar multaj el miaj gekolegoj en El Popola Ĉinio ne parolas Esperanton kaj mi devas komunikiĝi kun ili per la ĉina, eĉ se mi ĝin kapablas nur balbuti. Do en la medio plejparte unulingva mi sola funkcias almenaŭ trilingve. Al tiu repertuaro foje aldoniĝas ankaŭ la angla, eĉ se mi neglektu kelkajn aliajn lingvojn, en kiuj mi paroletas kaj kiujn mi vere malofte uzas preskaŭ nur ŝerce.

 

    "Simptomoj" plurlingvismaj

 

    Unu el la plej fruaj "simptomoj" de mia plurlingva vivo estis emo vortoŝerci en Esperanto. Kelkaj artikoloj en tiu ĉi rubriko atestas tiun deziron ĵongli per esperantaj vortoj. Antaŭe mi atribuis tian emon, ekzemple de István Ertl, kiu en Facebook elŝprucigas tiaĵojn, al lia naturdoto kiel poeto. Tiu faktoro certe ludas sian rolon, sed nun mi ne povas nei, ke la ĉiutaga uzado de Esperanto ankaŭ kontribuas al la kreskigo de tiulingva vortoĵonglemo. István ja dum preskaŭ dek jaroj laboris en la Centra Oficejo de UEA, unu el la ejoj, kie oni uzas la lingvon plej intense en la tuta mondo.

 


István Ertl
 
 

Dum la iama prezentado de japana komika monologo
 

 

    La vortoŝercemo ŝajnis al mi ne tiom danĝera simptomo, ĉar la saman inklinon mi jam pli frue havis rilate al la japana. Mi eĉ iom lernis kiel rakonti japanajn tradiciajn komikajn monologojn, en kiuj abundas vortoŝercoj. Sed antaŭ kelkaj monatoj mi trovis, ke dum la konversacioj en iu certa lingvo mi foje tute senkonscie enŝovas nenecesajn vorterojn el alia lingvo. Ekzemple, mi senintece elbuŝigis esperantan "ĉu"-on interparolante en la ĉina aŭ elbuŝigis japanan interjekcion interparolante en Esperanto.  

 

    Unue mi sentis grandan hororon, kvazaŭ mi estus freneziĝinta. Iom poste tamen mi konstatis, ke plej certe temas pri la natura adaptiĝo de mia cerbo al plurlingvismo, kiun mi nun praktikas jam sufiĉe longe, por pli ol unu jaro. Mia kapo mem do fariĝis eta plurlingva "respubliko". Mi ne bezonus hororiĝi sed fakte devus ĝoji pro tiu ĉi evoluo for de unu el la modernismaj mitoj. Mi mem estas fariĝanta similulo de tiuj enfilmaj baratanoj, kiujn mi iam primiris. Eksciinte tion mia edzino, kiu estas japanino sed dum pluraj jaroj vivis en suda Azio kaj konas tiean multlingvismon, gratulis min pri tiu ĉi nun okazanta ŝanĝiĝo. Longe vivu do la plurlingva kaj sendependa "respubliketo" en mia kapo!

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng