Unua-pagho >> Esperantujo >> Kiu estas Kiu en E-ujo

 

 

 

 


Lusin kaj Esperanto

Partopreno en diskuto pri Esperanto en
"Nova Junularo"

de HOU ZHIPING

    Post la Revolucio de 1911, dank' al propagando kaj rekomendo de intelektuloj, Esperanto disvastighis plue en Chinio. En Shanhajo fondighis Esperanto-Societo, kaj ankau en aliaj pli ol dek grandaj kaj mezgrandaj urboj fondighis Esperantaj organizoj. En 1912, kiam s-ro Cai Yuanpei estis eduka ministro, li instrukciis, ke chiuj instruistaj lernejoj de Chinio funkciigu Esperantan kurson. Tiutempe la ekonomio kaj kulturo de Chinio estis tre postighintaj kaj multaj homoj ne konis Esperanton nek ghian utilon kaj ghian estontecon. Por tio la revuo "Nova Junularo" lanchis diskuton, kiu dauris kvar jarojn. La diskuto antauenpushis la Esperanto-movadon de Chinio kaj havis gravan signifon en la historio de la China E-movado.

    La diskuto estis proponita de leganto T. M. Cheng, kies letero aperis en "Nova Junularo" (1916). En la letero li demandis, chu Esperanto estas lerninda kaj chu ghi estas aplikebla. Chen Duxiu (1879-1942), unu el la chefaj fondintoj de la Komunista Partio de Chinio, tiama chefredaktoro de "Nova Junularo" kaj unu el la gvidantoj de la novkultura movado de Chinio, respondis: "Esperanto estas afero necesa por la homaro, kvankam ghi ne estas aplikata en literaturo, sed eventuale en scienco." Sekve de tio, Qian Xuantong publikigis artikolon, en kiu li traktis la fonon de naskigho de Esperanto kaj multe laudis ghiajn sciencecon, raciecon kaj praktikan valoron. Lia artikolo estis oponata de iuj homoj, kiuj opiniis, ke Esperanto estas "senviva private fabrikita lingvo" kaj "havas nek longan historion nek nacian spiriton", kaj konkludis, ke Esperanto ne longe dauros. La absurdajhoj indignigis la aprobantojn de Esperanto, kaj ili publikigis artikolojn por kontesti iliajn argumentojn.

    En la 4-a de novembro 1918, en sia artikolo "Rivertransiro kaj vojkonduko" Lusin skribis: "Mi aprobas Esperanton, kaj la motivo de mia aprobo bazighas sur mia kredo, ke la homaro havos estonte ian komunan lingvon. Jen la kialo. Sendube mi ne povas aserti, ke la estonta universala lingvo estos Esperanto. Ne estas antaudireble, ke ghi estos reformita Esperanto, pli perfekta, au io tute alia, sed pli bona. Sed nun ekzistas sole Esperanto, kaj oni povas lerni ghin unue. Nun Esperanto trovighas en rudimenta stadio, same kiel tio, ke kiam ne ekzistas motorshipo, oni veturas nur per pirogo, kaj antau ol elfari motorshipon oni antauvidas, ke oni havos estonte motorshipon, kaj ne volas fari pirogon au veturi per pirogo, do ili ne povos inventi motorshipon, nek transiri riveron."

    Lusin estis prestigha en la china kultura rondo, kaj liaj klaraj vidpunktoj sendube forte inspiris kaj subtenis chinajn esperantistojn, precipe la Esperantan movadon.

Konatigho kun Esperanto
Amikeco kun Eroshenko
Instruado en la Pekina Esperanta Kolegio
En kunveno de esperantistoj en Kantono
Mentoro de esperantistoj
Lastaj vortoj
Bonaj memorajhoj por esperantistoj

Lusin kaj Esperanto