Komence
post enkonduko de Esperanto en Chinion, Pekino estis unu el la urboj,
en kiuj viglis Esperanto-movado. En 1913 en Pekino fondighis Esperanta
Asocio. En 1917, lau la iniciato de Cai, Esperanto estis prenita
kiel nedeviga studobjekto en la Pekina Universitato. Dum Eroshenko
instruis en la universitato, 500-600 studentoj lernis Esperanton.
En augusto de 1923, Cai Yuanpei k.a. establis en Pekino la Esperantan
Kolegion. Cai Yuanpei estis rekomendita kiel ghia direktoro. La
lernejo invitis Lusin lekcii pri "Skizo pri la Historio de
Chinaj Noveloj kaj Romanoj". Malgrau sia granda okupiteco pro
instruado en pluraj lernejoj kaj verkado kaj tradukado Lusin akceptis
la inviton, promesante doni du lecionojn chiusemajne.
Konsiderante
la financan malfacilon de la lernejo, Lusin fordankis la honorarion
pagitan al li pro la lekciado. Li diris: "En la nuna situacio
esperantistoj devas chiamaniere kontribui al Esperanto, kaj nur
tiel Esperanto povos esti disvastigita. Malgrau ke mi nun ne povas
skribi ech unu vorton de Esperanto, mi subtenas la movadon, char
mi aprobas Esperanton."
En
la Pekina Esperanta Kolegio estis pli ol 300 lernantoj. En la komenco
nur iom pli ol 40 lernantoj studis "Skizo pri la Historio de
Chinaj Noveloj kaj Romanoj" kaj ili lernis en malgranda klaschambro,
kaj poste pro la profundaj scioj kaj bela instruado de Lusin, pli
kaj pli da lernantoj sin turnis al tiu studobjekto, kaj oni devis
aranghi la lecionon en auditorio.
Kvankam
la Pekina Esperanta Kolegio funkciis nur kelkajn jarojn, tamen ghi
kulturis multajn esperantistojn, kiuj kontribuis al la china Esperanto-movado.
Konatigho
kun Esperanto
Partopreno
en diskuto pri Esperanto en "Nova Junularo"
Amikeco
kun Eroshenko
En
kunveno de esperantistoj en Kantono
Mentoro
de esperantistoj
Lastaj
vortoj
Bonaj
memorajhoj por esperantistoj
Lusin
kaj Esperanto
|