En
la 19-a de oktobro 1936, Lusin forpasis en Shanhajo, kio estis granda
perdo ne nur por la kultura rondo de Chinio, sed ankau por la china
Esperanta movado. Famaj chinaj esperantistoj kaj famuloj de diversaj
rondoj okazigis funebran ceremonion por Lusin, kaj la Shanhaja Esperanto-Asocio
sendis funebran versduon en Esperanto. Funebris ankau Esperantaj organizoj
kaj esperantistoj en aliaj lokoj de Chinio.
Jam
antau la forpaso de Lusin, chinaj esperantistoj esperantigis liajn
verkojn. En februaro de 1930, Zhong Xianmin tradukis lian novelon
"Vera Historio de A-Q" en Esperanton, kiu poste reeldonighis
dufoje. En la sekvantaj jaroj liaj aliaj ses verkoj estis esperantigitaj
kaj publikigitaj en diverslokaj Esperantaj revuoj.
Post
la forpaso de Lusin, chinaj esperantistoj pli diligente laboris
por eldoni liajn verkojn. En 1937, Venlo Fon tradukis en Esperanton
lian novelon "Kong Jigi", kiu publikighis en "Literatura
Mondo" eldonita en Hungario. En 1939, la redakcioj de "Vochoj
el Oriento" kaj "Orienta Kuriero" kune eldonis lian
"Elektitaj Noveloj de Lusin" en Esperanto. En 1947, Venlo
Fon esperantigis lian novelon "Morto", kiu aperis en "Literatura
Mondo".
Post
la fondigho de la China Popola Respubliko, chinaj esperantistoj
tradukis en Esperanton pli multajn verkojn de Lusin. Krom liaj apartaj
noveloj, eldonighis "Elektitaj Noveloj de Lusin" kaj "Noveloj
de Lusin". La gazeto "El Popola Chinio" publikigis
multajn artikolojn pri la vivo kaj verkoj de Lusin.
En
1981, okaze de la 100-a datreveno de lia forpaso aperis la artikolo
"Lusin kaj Esperanto" en la gazeto "Esperanto",
organo de la Universala Esperanto-Asocio, per kio oni laudis lian
kontribuon al la Esperanta movado. En 1986, kiam okazis en Pekino
la 71-a UK, oni nomis salonon per lia nomo.
La
verkoj de Lusin estis shatataj de legantoj kaj distribuitaj al kelkdek
landoj. "Noveloj de Lusin" estis reeldonita dufoje. Pola
leganto diris, ke "Noveloj de Lusin" estas tre bona verko,
kiu vere spegulis la vivkoncepton de chinoj, kaj kies lingvajho
estas flua kaj facile komprenebla." Itala leganto laudis, ke
"Sovagha Herbaro" estas verko kun humaneco kaj eduka signifo,
kaj ghia granda lerteco de verkado estas meditinda. Austria leganto
skribis: "Multaj verkoj de Lusin estis tradukitaj en Esperanton,
kaj li estas pli kaj pli konata de esperantistoj. Lusin estas amiko
de Esperanto, kaj esperantistoj ne forgesos lian subtenon kaj kontribuon
al nia lingvo."
Konatigho
kun Esperanto
Partopreno
en diskuto pri Esperanto en "Nova Junularo"
Amikeco
kun Eroshenko
Instruado
en la Pekina Esperanta Kolegio
En
kunveno de esperantistoj en Kantono
Mentoro
de esperantistoj
Lastaj
vortoj
Lusin
kaj Esperanto
|